Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hermann Grimm Der Sieg der Liebe über den Tod Germana Arg-2013-996 2014-04-21 15:13 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff La venko de l’ amo super la morto Esperanto Arg-2012-996 2014-04-21 14:32 Manfred nur tiun forigu
Michelangelo Buonarotti * La vittoria di amore sulla morte itala Arg-2011-996 2014-04-21 14:32 Manfred nur tiun aldonu

Michelangelo Buonarotti,
La venko de l’ amo super la morto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Forpasis ino, kiun mia koro
Sopiris, ege bela de figuro,
Laŭ la decid‘ ĉiela. La naturo
Ja hontis, vidis ĉiu ŝin kun ploro.
 
Ho, kie vi nun estas? Detruite
Forsinkis ĉiuj sonĝoj de l‘ espero.
Nun estas via korpo en la tero,
Sed restos enĉiele vi spirite.
 
Vi devis morti kiel ĉio dia,
Veninta sur ĉi tiun teron iam.
La morto tamen vin ne neniigis!
 
Vi vivas, hele brilas gloro via,
Malvualite vi montriĝos ĉiam
En tio, kion vi efektivigis.
 
Traduko de la itala poemo "La vittoria di
amore sulla morte" de Michelangelo Buonarotti
(*1475-03-06 - †1564-02-08) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Tradukita en Esperanto de Manfred Retzlaff
(Manfredo Ratislavo) en Oktobro de 2000
laŭ la germanigo fare de Grimo, Hermano
(Hermann Grimm, 1828 – 1901). Pri tiu
vidu la vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Herman_Grimm.