Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 77 Mountain glow Angla Arg-2009-995 2014-04-20 00:34 Manfred nur tiun aldonu
Mèng Hàorán * Shān guāng ĉina Arg-2006-995 2014-04-21 20:01 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Somera vespero Esperanto Arg-2008-995 2014-04-21 20:09 Manfred nur tiun forigu
Manfred Hausmann Sommerabend Germana Arg-2007-995 2014-04-28 16:51 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 81 The glow on western mountains Angla Arg-2010-995 2014-04-20 00:35 Manfred nur tiun aldonu

Mèng Hàorán,
Somera vespero

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Somertage en Nanting mi sopiras al Xinda
 
De l' montoj ora lumo nun
foriĝas en vespera pac'.
Ekestas trema bild' de l' lun'
sur de l' lageto la surfac'.
Kun loza kap-hararo mi
sur la teraso kuŝas nun,
kvietas mia vivo, ĝi
sin donas al la lum' de l' lun'.
Flariĝas melilot-odor',
ĝi lante supreniĝas al
la dom' dum la vespera hor',
susuras jen ros-guto-fal'.
 
Traduko de la ĉina poemo "Shān guāng"
de Mèng Hàorán (*689 - †740)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04).

Mi, Manfred Retzlaff, espernantigis la
poemon laŭ la germanigo, kiun verkis la
germana poeto Manfred Hausmann. Pri tiu
vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Manfred_Hausmann.
La subtitolo "Somertage en Nanting mi
sopiras al Xinda" signifas, ke la poeto,
sidante en la suda pavilo "Nanting",
sopiras je sia amiko Xinda.