Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Somera vespero Esperanto 2014-04 Arg-2005-994 2014-04-20 08:59 Manfred nur tiun forigu
Manfred Hausmann * Sommerabend Germana Arg-2004-994 2014-04-20 08:58 Manfred nur tiun aldonu

Manfred Hausmann,
Somera vespero

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
De l' montoj ora lumo nun
foriĝas en vespera pac'.
Ekestas trema bild' de l' lun'
sur de l' lageto la surfac'.
 
Kun loza kap-hararo mi
sur la teraso kuŝas nun,
kvietas mia vivo, ĝi
sin donas al la lum' de l' lun'.
 
Flariĝas melilot-odor',
ĝi lante supreniĝas al
la dom' dum la vespera hor',
susuras jen ros-guto-fal'.
 
Traduko de la Germana poemo "Sommerabend"
de Manfred Hausmann (*1898-09-10 -
†1986-08-06) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2014-04.

La origina ĉina poemo troviĝas en
http://www.chinese-poems.com/m6.html.
Pri la herbo meliloto vidu la retejon
http://pharm1.pharmazie.uni-greifswald.de/systematik/6_droge/melilo-h.htm
kaj
http://www.docjones.de/wirkstoffe/steinklee/steinkleekraut-extrakt-2.