Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
E. Wasilewski * Płynie Wisła, płynie Pola Arg-2000-992 2014-04-16 22:47 Manfred nur tiun aldonu
Irena Łowińska Fluas Vistulo Esperanto Arg-2001-992 2014-04-16 22:55 Manfred nur tiun forigu

E. Wasilewski,
Fluas Vistulo

 
tradukita de Irena Łowińska
 
Fluas tra Pollando
la river' Vistulo.
Ĝis kiam ĝi fluos,
vivos la patrujo.
 
Vidis ĝi Krakovon,
perlon de Pollando,
kaj pro am' sincera
zonis per rubando.
 
Ĉe lulilo mia
la patrin' genuis,
kaj pollingve preĝi
ŝi al mi intruis.
 
Sekvis "Patro nia",
"Saluton, Maria",
Patrujon amatan
gardu mano Dia.
 
.......................
.......................
.......................
.......................
 
Traduko de la Pola poemo "Płynie Wisła,
płynie" de E. Wasilewski en Esperanton
de Irena Łowińska.

La muzik-notoj troveblas en
http://a-pesni.org/polsk/plyniewisla.htm.
Aŭdebla la kanto jen:
http://www.youtube.com/watch?v=B29t6xDsL9k&feature=player_embedded.