Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Friedrich Hölderlin * Der Frühling Germana 1839-04-24 Arg-1996-989 2014-04-16 10:28 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff La printempo Esperanto 2014-04-16 Arg-1997-989 2014-04-16 10:47 Manfred nur tiun forigu

Friedrich Hölderlin,
La printempo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
La suno brilas, floras la kamparo,
La tagoj venas milde kun floraro,
Vespero floras kaj la tag' foriĝas,
Malsupsren de l' ĉielo, kie tagoj iĝas.
 
La jaro kun sezonoj siaj komenciĝas,
kaj pompe festotagoj disvastiĝas.
Jen ekas hom-labor' kun nova celo,
Mirinda estas de la mondo belo.
 
Traduko de la Germana poemo "Der Frühling"
de Friedrich Hölderlin (*1770-03-20 -
†1843-06-07) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2014-04-16.