Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Leobschütz Germana Arg-2031-988 2014-05-07 11:37 Manfred nur tiun aldonu
Rudolf Liebisch * Leobschütz Germana Arg-1994-988 2014-04-08 22:45 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Glubŝico Esperanto Arg-1995-988 2014-05-07 10:12 Manfred nur tiun forigu

Rudolf Liebisch,
Glubŝico

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ho Glubŝic', ne ĉesos ami
mi vin kaj per kant' ornami
volas vin.
Kiel hejma lando mia
ja sorĉigis milda via
belo min.
 
Kvazaŭ sonĝe kuŝigite
ĉe l' montara rand' metite
kŭsis vi,
kiam vin unuafoje
en vespera lum' survoje
vidis mi.
 
Viaj domoj brilis ore,
la ĝardenoj luksis flore
kun odor', -
kaj el inter l'urbaj muroj
la du sveltaj preĝej-turoj
vidis sor.
 
Mi afable akceptiĝis
kaj finfine resaniĝis
kor' de mi.
Kaj la paco serĉadita,
fine estis donacita
tiu ĉi.
 
Mi en viaj stratoj trovis
amikecon, kiu movis
min en kor'.
Povis vidi mi sur viaj
stratoj inojn kun iliaj
bel-dekor'.
 
Sonĝas en trankvila horo
mi, ke hejmas mia koro
je la fin',
feliĉiĝis tie ĉi
kaj pro tio benas mi
urbon vin.
 
Traduko de la Germana poemo "Leobschütz"
de Rudolf Liebisch (*1861-12-25 -
†1939-06-09) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).