Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Eleanor Farjeon * Morning has broken [-] Angla Arg-1987-986 2014-03-24 19:17 Manfred nur tiun aldonu
Jürgen Henkys Morgenlicht leuchtet [-] Germana Arg-1988-986 2014-07-17 15:05 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Lumas mateno Esperanto 2014-06 Arg-2178-986 2014-07-17 15:45 Manfred nur tiun forigu

Eleanor Farjeon,
Lumas mateno

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Lumas mateno kiel komence,
Kanto de merlo, laŭdo de Di'.
Dank' por la kantoj kaj la mateno,,
Danku nin Dion por ĉio ĉi.
 
Falas pluvgutoj sunlumigitaj,
Kuŝas unua ros' sur la gres'.
Dank' pro la Dia spur' en-ĝardena,
Benas la Teron Dio sen ĉes'.
 
Mia la suno kaj la mateno!
Bril' de Edeno aperas al mi.
Danku ni Dion, danku senlime!
Ree salutas la lum' ni de Li.
 
Traduko de la Angla poemo "Morning has
broken" de Eleanor Farjeon (*1881-02-13
- †1965-06-05) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2014-06.