Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff vekiĝi Esperanto Arg-1980-981 2014-03-28 09:10 Manfred nur tiun forigu
Frank Hartmann * aufwachen Germana Arg-1979-981 2014-03-28 09:10 Manfred nur tiun forigu

Frank Hartmann,
vekiĝi

 

Frank Hartmann,
aufwachen

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
vekiĝi   aufwachen
de l' bruo   vom Lärm
 
la birdoj kantas   die vögel singen
cviĉas kaj babilas   zwitschern und schwatzen
tra la aperta fenestro   durchs offene Fenster
 
voli ekdormi   einschlafen wollen
ree sensukcese   wieder erfolglos
 
la fenestron fermi   das fenster schließen
kaj tamen ne povi ekdormi   und doch nicht schlafen können
 
konstati   feststellen
 
ke estas la bruo interna   es ist der krach von innen
kiu malhelpas min pludormi   der mich am weiterschlafen hindert
 
ĝi vokas   es ruft
bruas kaj krias   brüllt und schreit
pumpumas kaj tintas   potert und scheppert
tra la malferma animo   durch die offene Seele
 
tempo ekstari   zeit aufzustehen
 
Traduko de la Germana poemo "aufwachen"
de Frank Hartmann (*1964-08-20) en Esperanton
de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

 
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Frank Hartmann (*1964-08-20).

Pri la autoro vidu la retejon
http://www.autor-frankhartmann.de/vita/vita.php.
La poemo aperis en la germana revuo "Bild
der Frau" (Bildo de l' virino), n-ro
12/2014.