Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Pejno Simono La Strig' kaj la Kato Esperanto Arg-1967-976 2014-03-13 21:45 Manfred nur tiun forigu
Edward Lear * The Owl and the Pussy-cat Angla Arg-1966-976 2014-03-13 21:55 Manfred nur tiun aldonu

Edward Lear,
La Strig' kaj la Kato

 
tradukita de Pejno Simono
 
I
 
La Strig' kaj la Kato en verda boato
ekvelis kun kargo abunda,
mielo por manĝi kaj mono por ŝanĝi
en Angla bileto kvinpunda.
Sub nokta stelaro kun eta gitaro
ekkantis la Strig' pro inklin',
“Ho bela vi Kato! Ho mia amato!
Ho Kato vi ravas ja min,
ja min,
ja min!
Ho Kato vi ravas ja min!”
 
II
 
La Kat' aklamanta “Vi bird' eleganta!
Vi kantas ĉarmege ulule!
Ho ni geedziĝu! Hezit' ne estiĝu!
Sed havas da ringoj ni nule!”
Tra jaro plus tago ekestis vojaĝo
al land', kie kreskas bonguj',
kaj jen en arbaro renkontis la paro
Porkidon kun ring' en naztru',
naztru',
naztru'.
Porkidon kun ring' en naztru'.
 
III
 
“Jen unu ŝilingo por via nazringo!
Ĉu bone?” La Porko kvitigis.
La tagon pli poste la paron senkoste
Kok' Hinda sur monto ĵurligis.
De ment' la foliojn kaj cent cidoniojn
ili manĝis per runca kuler',
festenis lunlume kaj dancis brakume
sur plaĝ' en la nokta aer',
aer',
aer'.
Sur plaĝ' en la nokta aer'.
 
Traduko de la Angla poemo "The Owl and
the Pussy-cat" de Edward Lear en Esperanton
de Pejno Simono (Simon Edward Adrian Payne,
*1941-12-23).

Tiu ĉi poem-esperantigo troveblas en la
retejo http://www.bompa.org/.