Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Etzel. Der Rabe und der Fuchs Germana Arg-1965-975 2014-03-13 21:06 Manfred nur tiun aldonu
Pejno Simono La korvo kaj la vulpo Esperanto Arg-1964-975 2014-03-13 13:17 Manfred nur tiun forigu
Jean de La Fontaine * Le Corbeau et Le Renard Franca Arg-1963-975 2014-03-13 13:10 Manfred nur tiun forigu

Jean de La Fontaine,
La korvo kaj la vulpo

 

Jean de La Fontaine,
Le Corbeau et Le Renard

 
tradukita de Pejno Simono    
 
Fraŭlo Korvo, jen arbopinte,   Maître Corbeau, sur un arbre perché,
Tenis enbeke fromaĝon.   Tenait en son bec un fromage.
Fraŭlo Vulpo, tiun spurinte,   Maître Renard, par l’odeur alléché,
Voĉis allogan omaĝon.   Lui tint à peu près ce langage :
"He, saluton, sinjoro Korvul'.   «Hé ! bonjour, Monsieur du Corbeau.
Vi bela! Vi rava! Vi ĝu' por l' okul'!   Que vous êtes joli ! que vous me semblez beau !
Sincere, se via fanfaro   Sans mentir, si votre ramage
Egalus al via plumaro,   Se rapporte à votre plumage,
Vi estus fenikso de l' boska popol'."   Vous êtes le Phénix des hôtes de ces bois.»
La Korvo ĝojegis ĉe tiu parol'.   A ces mots le Corbeau ne se sent pas de joie ;
Li por najtingali   Et pour montrer sa belle voix,
La bekon malŝlosis, igante la predon elfali.   Il ouvre un large bec, laisse tomber sa proie.
La Vulpo ĝin kaptis kaj diris "Bona moŝto,   Le Renard s’en saisit, et dit : «Mon bon Monsieur,
Ke flatado je l' kosto   Apprenez que tout flatteur
De l' aŭdintoj bonvivas, lernu vi nu.   Vit aux dépens de celui qui l’écoute :
Valoras fromaĝon do tiu instru'."   Cette leçon vaut bien un fromage, sans doute.»
La Korvo, konfuza kaj honta,   Le Corbeau, honteux et confus,
Malfrue nun ĵuris pri klero estonta.   Jura, mais un peu tard, qu’on ne l’y prendrait plus.
 
Traduko de la Franca poemo "Le Corbeau et
Le Renard" de Jean de La Fontaine
(*1621-07.08 - †1695-04.12) en
Esperanton de Pejno Simono (Simon Edward
Adrian Payne, *1941-12-23).

Pri la tradukinto vidu la retejojn
http://fr.wikipedia.org/wiki/Simon_Edward_Adrian_Payne
respektive http://eo.wikipedia.org/wiki/Pejno_Simono.
  Verkinto de tiu ĉi Franca poemo estas
Jean de La Fontaine (*1621-07.08 -
†1695-04.12).

Pri la verkinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Jean_de_La_Fontaine.