Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Pejno Simono La korvo kaj la vulpo Esperanto Arg-1964-975 2014-03-13 13:17 Manfred nur tiun forigu
Jean de La Fontaine * Le Corbeau et Le Renard Franca Arg-1963-975 2014-03-13 13:10 Manfred nur tiun aldonu
Theodor Etzel. Der Rabe und der Fuchs Germana Arg-1965-975 2014-03-13 21:06 Manfred nur tiun aldonu

Jean de La Fontaine,
La korvo kaj la vulpo

 
tradukita de Pejno Simono
 
Fraŭlo Korvo, jen arbopinte,
Tenis enbeke fromaĝon.
Fraŭlo Vulpo, tiun spurinte,
Voĉis allogan omaĝon.
"He, saluton, sinjoro Korvul'.
Vi bela! Vi rava! Vi ĝu' por l' okul'!
Sincere, se via fanfaro
Egalus al via plumaro,
Vi estus fenikso de l' boska popol'."
La Korvo ĝojegis ĉe tiu parol'.
Li por najtingali
La bekon malŝlosis, igante la predon elfali.
La Vulpo ĝin kaptis kaj diris "Bona moŝto,
Ke flatado je l' kosto
De l' aŭdintoj bonvivas, lernu vi nu.
Valoras fromaĝon do tiu instru'."
La Korvo, konfuza kaj honta,
Malfrue nun ĵuris pri klero estonta.
 
Traduko de la Franca poemo "Le Corbeau et
Le Renard" de Jean de La Fontaine
(*1621-07.08 - †1695-04.12) en
Esperanton de Pejno Simono (Simon Edward
Adrian Payne, *1941-12-23).

Pri la tradukinto vidu la retejojn
http://fr.wikipedia.org/wiki/Simon_Edward_Adrian_Payne
respektive http://eo.wikipedia.org/wiki/Pejno_Simono.