Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Etzel. Der Rabe und der Fuchs Germana Arg-1965-975 2014-03-13 21:06 Manfred nur tiun aldonu
Pejno Simono La korvo kaj la vulpo Esperanto Arg-1964-975 2014-03-13 13:17 Manfred nur tiun forigu
Jean de La Fontaine * Le Corbeau et Le Renard Franca Arg-1963-975 2014-03-13 13:10 Manfred nur tiun forigu

Jean de La Fontaine,
Le Corbeau et Le Renard

 

Jean de La Fontaine,
La korvo kaj la vulpo

 
    tradukita de Pejno Simono
 
Maître Corbeau, sur un arbre perché,   Fraŭlo Korvo, jen arbopinte,
Tenait en son bec un fromage.   Tenis enbeke fromaĝon.
Maître Renard, par l’odeur alléché,   Fraŭlo Vulpo, tiun spurinte,
Lui tint à peu près ce langage :   Voĉis allogan omaĝon.
«Hé ! bonjour, Monsieur du Corbeau.   "He, saluton, sinjoro Korvul'.
Que vous êtes joli ! que vous me semblez beau !   Vi bela! Vi rava! Vi ĝu' por l' okul'!
Sans mentir, si votre ramage   Sincere, se via fanfaro
Se rapporte à votre plumage,   Egalus al via plumaro,
Vous êtes le Phénix des hôtes de ces bois.»   Vi estus fenikso de l' boska popol'."
A ces mots le Corbeau ne se sent pas de joie ;   La Korvo ĝojegis ĉe tiu parol'.
Et pour montrer sa belle voix,   Li por najtingali
Il ouvre un large bec, laisse tomber sa proie.   La bekon malŝlosis, igante la predon elfali.
Le Renard s’en saisit, et dit : «Mon bon Monsieur,   La Vulpo ĝin kaptis kaj diris "Bona moŝto,
Apprenez que tout flatteur   Ke flatado je l' kosto
Vit aux dépens de celui qui l’écoute :   De l' aŭdintoj bonvivas, lernu vi nu.
Cette leçon vaut bien un fromage, sans doute.»   Valoras fromaĝon do tiu instru'."
Le Corbeau, honteux et confus,   La Korvo, konfuza kaj honta,
Jura, mais un peu tard, qu’on ne l’y prendrait plus.   Malfrue nun ĵuris pri klero estonta.
 
Verkinto de tiu ĉi Franca poemo estas
Jean de La Fontaine (*1621-07.08 -
†1695-04.12).

Pri la verkinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Jean_de_La_Fontaine.
  Traduko de la Franca poemo "Le Corbeau et
Le Renard" de Jean de La Fontaine
(*1621-07.08 - †1695-04.12) en
Esperanton de Pejno Simono (Simon Edward
Adrian Payne, *1941-12-23).

Pri la tradukinto vidu la retejojn
http://fr.wikipedia.org/wiki/Simon_Edward_Adrian_Payne
respektive http://eo.wikipedia.org/wiki/Pejno_Simono.