Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Wilhelm Busch * Max und Moritz, Vorwort Germana Arg-1959-973 2014-03-09 18:10 Manfred nur tiun aldonu
Pejno Simono Maks kaj Moĉjo, Antaŭparolo Esperanto Arg-1968-973 2014-03-14 10:14 Manfred nur tiun forigu

Wilhelm Busch,
Maks kaj Moĉjo, Antaŭparolo

 
tradukita de Pejno Simono
 
Ho, ni ofte aŭdas, iam legas,
ke infanoj malbonegas.
Jen ekzemplo el la vico -
nome Makso kaj Morico.
Neniam estis pliboniĝo
malgraŭ saĝa admoniĝo.
Ofte ili tion ridis
kaj sekrete eĉ ĝojiĝis.
Jesante malbonagon, ili
ĉiam pretis tiel brili.
- Torturi bestojn, tedi homojn,
ŝteli pirojn, prunojn, pomojn -
vere plaĉis tiom forte.
Krome estis pli komforte,
ol en kirko aŭ lernejo
malmoviĝi sur sidejo.
Sed ve, ho ve! - Kiam tamen
mi rigardas al la amen.
Aĥ, tiu estis grava kaĉo,
kiel fartis Moĉj’ kaj Maĉjo.
- Tial ili jen pentrotaj
kaj la agoj priskribotaj.
 
Traduko de la Germana poemo "Max und
Moritz, Vorwort" de Wilhelm Busch (*1832-04-15
- †1908-01-09) en Esperanton de
Pejno Simono (Simon Edward Adrian Payne,
*1941-12-23).