Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich von Laufenberg * Ich wollt', dass ich daheime wär' Germana Arg-1957-972 2014-03-08 14:28 Manfred nur tiun forigu
Albrecht Kronenberger Jen esti hejme mia vol' Esperanto 2014-01-26 Arg-1958-972 2014-03-08 14:30 Manfred nur tiun forigu

Heinrich von Laufenberg,
Ich wollt', dass ich daheime wär'

 

Heinrich von Laufenberg,
Jen esti hejme mia vol'

 
    tradukita de Albrecht Kronenberger
 
1. Ich wollt', dass ich daheime wär'   1. Jen, esti hejme mia vol'
Und aller Welte Trost entbehr'.   kaj for de l' vana mond-konsol'.
 
2. Ich mein, daheim im Himmelrich,   2. La hejmo estas la ĉiel',
da ich Gott schaue ewiglich.   kaj Dion vidi mia cel'.
 
3. Wohlauf, mein Seel, und richt dich dar,   3. Nun ek, animo, al prepar'!
dort wartet dein der Engel Schar.   Atendas vin la anĝelar'.
 
4. Denn alle Welt ist dir zu klein,   4. Tro etas eĉ la tuta mond'
du kommest denn erst wieder heim.   kompare al ĉiela rond'.
 
5. Daheim ist Leben ohne Tod   5. Ĉiele estos viv' sen mort',
und ganze Freude ohne Not.   nur ĝoj', kaj sano sen malfort'.
 
6. Da sind doch tausend Jahr wie heut   6. Mil jaroj estas unu tag',
und nichts, das dich verdrießt und reut.   sen pek', ĉagren' aŭ ajna plag'.
 
7. Wohlauf, mein Herz und all mein Mut,   7. La Bonon super ĉia bon'
und such das Gut ob allem Gut.   vi serĉu ĉe la Dia tron'.
 
8. Was das nicht ist, das schätz gar klein   8. Alia bon': nur eta rav'.
und sehn dich allzeit wieder heim.   Ek! Hejmen do! Al via sav'!
 
9. Du hast doch hie kein Bleiben nicht,   9. Ĉu morgaŭ? Ĉu hodiaŭ jam?
ob's morgen oder heut geschicht.   Ne gravas! Gravas nur la Am'.
 
10. Da es denn anders nicht mag sein,   10. Restados vi neniel ajn.
so flieh der Welte falschen Schein.   Do fuĝu el ĉi trompa ŝajn'.
 
11. Bereu dein Sünd und bessre dich,   11. Vi pentu, amu kun fidel',
als wolltst du morg'n gen Himmelrich.   kaj pretu iri al ĉiel'.
 
12. Ade, Welt, Gott gesegne dich!   12. Adiaŭ mond'! Vin benu Di'.
Ich fahr dahin gen Himmelrich.   Ĉielen nun foriras mi.
 
  Traduko de la Germana poemo "Ich wollt',
dass ich daheime wär'" de Heinrich von
Laufenberg (*1390 - †1460-03-31)
en Esperanton de Albrecht Kronenberger
(*1940-01-21) en 2014-01-26.

Tiu ĉi teksto troviĝis presita en "Dia
Regno", n-ro 1 (904) de la jaro 2014. Ĝi
estas kantebla laŭ melodio el la jaro
1430. Pri la tradukinto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Albrecht_Kronenberger.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich von Laufenberg (*1390 -
†1460-03-31).

Pri la verkinto vidu la vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Heinrich_von_Laufenberg.
La teksto troviĝas en la germana evangelia
kantlibro, eldono por la landaj eklezioj
de la germana provinco Rejnlando-Vestfalio
kaj Liplando, kanto n-ro 308, n-ro 517 de
la nova "Evangelia kantlibro" por la
germanaj regionoj Rejnlando, Vestfalio
kaj Liplando, kiu presiĝis en la jaro
1996. Tie estas indikita la melodio.