Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Fuchs Auf sicherer Bahn Germana Arg-1951-969 2014-02-13 23:48 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof * La vojo Esperanto Arg-1950-969 2014-03-01 10:57 Manfred nur tiun forigu
Владимир Иванович Карзин Дорога Rusa Arg-1955-969 2014-03-01 14:08 Manfred nur tiun aldonu
Соломон Наумович Высоковский Дорога Rusa Arg-1956-969 2014-03-05 22:20 Manfred nur tiun aldonu

Ludwig Lazarus Zamenhof,
La vojo

 
Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l'sorto, nek mokoj de l'homoj,
Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
Ĝi estas, la voj' difinita.
 
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L'espero, l'obstino kaj la pacienco -
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni, paŝo posto paŝo, post longa laboro
Atingon la celon en gloro.
 
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l'tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas -
Ni semas kaj semas konstante.
"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas -
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas -
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos!"
 
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantaj foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton kaj, repurigitaj
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam via bravega anaro,
Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro,
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
Al cel' unu fojon signita!
 
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L'espero, l'obstino kaj la pacienco -
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni, paŝo posto paŝo, post longa laboro
Atingon la celon en gloro.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).