Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Jacques Tuinder * Vojon ekiru Esperanto Arg-1945-965 2014-02-04 23:08 Manfred nur tiun forigu

Jacques Tuinder,
Vojon ekiru

 
La mond-karavano
 
Vojon ekiru al
land' saturita de beno.
Revas mil miloj
sur vojo pri festa alveno.
Se pezas man',
helpos vin samidean':
Kunas ja kor' kun kompreno.
 
Urĝas tra montoj, en
valoj, kuraĝo kaj rido.
Lingvo komuna vin
ligas, fratec', forta fido.
En ĉies man'
glaso plenplena kaj pan':
Vi nur disdonu, homido.
 
Ĉerpu esperon el spert'
kaj inspiraj rakontoj.
Vin bonvenigas hejmlando;
jam freŝas la fontoj.
Do, man' en man'
marŝu la mond-karavan':
Ravos vin verd', horizontoj.
 
Dion kun homoj en paca
pilgrimo adoru.
Ankaŭ dum ploras l'animo,
kantante Lin gloru.
Sub Lia man'
mildas eĉ morto, malsan':
Venu, ho Regno, aŭroru.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Jacques Tuinder.

Tiu ĉi kanto aperis en la revuo "Dia
Regno", n-ro 4(901), en la jaro 2013. La
subtitolon "La mond-karavano" aldonis
Albrecht Kronenberger. Ĝi estas kanteble
laŭ la kristana religia kanto "Lobe den
Herren". Pri la verkinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Jacques_Tuinder.