Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Friedrich Wilhelm Weber * Dreizehnlinden, Kapitel 11, Vogelfrei Germana Arg-1929-958 2015-04-06 22:38 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Dektritilio, ĉapitro 11, Eksterleĝa, Esperanto Arg-1930-958 2015-04-06 22:32 Manfred nur tiun forigu

Friedrich Wilhelm Weber,
Dektritilio, ĉapitro 11, Eksterleĝa,

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
1 Diris la forĝist’: „Jam preta
estas la serur’, filino!
Estas ĝi fidinda, portu
ĝin al via sinjorino!
 
2 Eĉ Vilando artifike )
pli ne povus tion fari. -
La ridaĉon, vi knabaĉo, )
povas vi al vi ja ŝpari!
 
3 Vi jam la matenon tutan
grincas pro plezuro ia,
kvazaŭ iu predo grasa
restis en kaptilo via.
 
4 Vi foriĝu! Vi atentu
bone pri la grego ŝafa,
por ke ĝi ne damaĝiĝu
sur la vintra kampo grafa.
 
5 Diris tiu: “Jes, hieraŭ )
estis nobla best’ kaptata;
volas la sinjoro Gero
ja, ke estu ĝi rostata.”
 
6 „Malamegas li la Falkon,”
diris la forĝisto tiam,
„batis Sakso Sakson plie
ol la Frank’ ĝin faris iam.
 
7 Kiel hundo infektita
de rabio nobelulo
nobla estis forlasata
pro malam’ de maliculo.
 
8 Ho fiera Falk’! Troviĝas
pli fidela kor’ neniu!
Tie li mem venas! Vidu,
kiel afliktiĝis tiu!”
 
9 Venis jen Elmar’; Dithelmo
post li kun ĉevalo paŝis; -
Tiu ĉi koleron sian
kaj la larmojn ne malkaŝis.
 
10 Jen Elmaro: „Majstro Fulko,
vin pri lasta servo peti
volas mi. Bonvolu firmajn
ferojn sur la hufojn meti.
 
11 Vi klopodu, bonajn ferojn
fari nun per arto via
por ĉi tiu besto; longa )
estos ja vojaĝo mia.
 
12 Estas tiu ĉi ĉeval’ ne
la plej nobla, la plej bela;
sed por la voj-akompano )
estas ĝi la plej fidela.”
 
13 Jen la viron, la ĉevalon
mute la forĝist’ rigardis;
tiam metis li la feron
en la karbojn, kiuj ardis.
 
14 Kolerege li ĝin batis,
ke l’ amboso muĝis ĝeme,
ke la fundamentoj bruis
kaj la traboj kantis treme.
 
15 Plie batis li la feron,
ĝis fajreroj elŝpruciĝis,
ĝis la arde ruĝa stango
kiel vermo ekkurbiĝis.
 
16 Sed subite por ĉagreno
sinkis lia man’, li metis
la martelon suben kaj la
feron en angulon ºetis.
 
17 Mi ne povas fari tion!
Vi ne devas nin forlasi!
Pro fiulo tia danda
ni vin vidu nun forpasi?
 
18 Ni forlasas niajn diojn,
ni, de l’ praa kredo anoj;
kiel ni lin, nin malamas
tiu dio de l’ kristanoj.
 
19 Nur se pentos ni la krimon,
kun armilo en la mano,
kaj kun li repaciĝinte,
- tiam helpos nin Votano.
 
20 Lastan nokton en ŝtorm-bruo
li de l’ nordo tratiriĝis.
€u li ne koleru? - Kial
ni al li malfideliĝis?
 
21 Antaŭiru vi, Elmaro!
Sekvos ni al la batalo!
Ree flirtu unufoje )
nia flago kun ĉevalo!
 
22 Kion spertis vi, por ni ja
malhonoro estis tio!
Ĉu ne aŭdis vi hieraŭ
la alvokon ĉe l’ tilio?
 
23 Venĝi tiun malhonoron,
staras ni ĉe via flanko.
Estas fortaj ni, ni rompos
la armilojn de la Franko.
 
24 Duraj estas niaj manoj,
la kirasojn ni dismetos;
la rajdantojn kun ĉevaloj
ni en la marĉejojn ºetos.
 
25 Niaj malamikoj, tiuj
Frankoj, ja ne estas viroj!
Danci ili bone povas,
dandaj estas kavaliroj!
 
26 Fiularo! Jam tro longe
ni toleris tiun fion!
Ni rebatu! Vidukindo, )
la oldul’, li aŭdos tion.
 
27 Trompis nin la Frankoj, diris
ili, ke li kristaniĝis,
laca de la batalado,
kaj ke li jam entombiĝis.
 
28 Ĉe l’ Vezero, en arbaro,
tie kuŝas li dormante,
kun soldatoj kaj ĉevaloj,
sian tagon atendante.
 
29 Ofte, nokte, dum tempesto
vekis li kunulojn siajn.
Ĉu li aŭdis en la bruo
voĉojn lin vokantajn iajn?
 
30 Kaj malsupren al la Lipo,
supren al Vezer’ li iras:
’Estis jam tro frue’ tiam
reveninte li sopiras.
 
31 Pensas mi, ke estas tempo.
Se l’ popolo sin starigos
ĉie en Saksuj’, li tiam
venos kaj nin liberigos.
 
32 Scias mi ja armilaron,
arte de nanar’ faritan,
glavojn kaj kirasojn ŝtalajn,
en la mont’ akumulitan. )
 
33 Lasu soni vi la kornon!
Sekvos al venĝovoko
la popolo de proksima
ka de malproksima loko.
 
34 Kaj trairos jena krio
kiel fajro tra l’ kamparo:
Venas la kunbatalantoj,
venas ili ar’ post aro!
 
35 Kiu riskas, tiu venkas!
Nur meritas la liberon,
kiu ĝin aŭdacas gajni
kaj ne perdas la esperon.
 
36 Venkis foje en batal’ ni;
helpis nin Votano tiam:
Tian egan sango-fluon
oni vidis ja neniam.
 
37 Ne hezitu ni! Kuraĝon!
Ne bridante la koleron
batos ni la malamikojn
kaj regajnos la liberon.” -
 
38 “Arde vi ja fantazias,
Fulk’, respondis jen Elmaro,
“blanka kiel neĝ’ sur mont’ ja
estas via kaphararo.
 
39 Kara Fulk’, ĉu kredas vi, ke
nunaj homoj tuj vekiĝas
je la voko al batal’, ke
ili entuziasmiĝas?
 
40 Kvankam la popol’ koleras,
emas iri al batalo, )
la nobelular’ preferas
malstreĉiĝi en domhalo.
 
41 Spertis mi kuraĝon ties,
kiam estis en danĝero
mi hieraŭ! Regas ilin
timo nur kaj malespero.
 
42 Kiuj ne kuraĝis levi
por mi antaŭ tribunalo
unu manon, ĉu ĉi tiuj
prenos glavon por batalo?
 
43 Vol’ kaj far’ ĉe ni disegas, )
estas ni tro hezitemaj;
murdas la faradon tio,
estas ni nur parolemaj.
 
44 Kiel ĝemas la amboso
sub martelo-batoj viaj,
grumblas ni, sed sin ne movas
pugnoj kaj piedoj niaj.
 
45 Se en Saksaj viroj fluus
varma sang’ tra ĉiu vejno,
ne surtretus iu Frank’ ĉi
tiun flankon de la Rejno.
 
46 Havas ni malmolajn manojn,
estas ni ja defendemaj;
sed ni estas malrapidaj
kaj ne estas daŭrigemaj.
 
47 Nur batali volas Sakso,
bati kaj ne militadi,
kaj returni poste hejmen
por en la arbar’ ĉasadi.
 
48 Unu tagon, ne pli longe
daŭris ties ir’ milita,
ĝis la provianto estis
formanĝita kaj trinkita.
 
49 Ne pro malamik-potenco
- nin riproĉus jen alia:
Vi malvenkis pro malsaĝo
propra kaj kolero dia.
 
50 Tial la danduloj fine
estas kontraŭ ni venkintaj,
tial nin la dancemuloj
estas lukte subigintaj.
 
51 Volus mi batali sange,
se mi povus; nur espero
restas ja al ni, ni devas
ĝin elteni kun kolero.
 
52 Nia malamik’ armile
pretas por nin ree kapti,
nur atendas ŝancon por nin
kiel ĉe Verdeno - bapti..
 
53 Jam tro multe da nobela
kaj kampula sango fluis,
kaj tro multajn agrojn ja la
malamikoj jam detruis.
 
54 €u ekbruligite ardu
ree kortoj kaj kabanoj?
€u suferu la malsaton
ree niaj kamparanoj?
 
55 Tro kuraĝa ul’ kuregas
furioze en fiaskon,
laŭ berserka maniero;
saĝa viro portas kaskon.
 
56 Homa saĝo ne utilos,
kaj la dioj ja decidas;
pasis ja la pasinteco,
la estonton mi ekvidas.
 
57 Lasu iri min! Al mi nun
restas je l’ disiĝa horo
nur manplen’ de hejma tero;
mi ĝin portas sur la koro.
 
58 Fulk’, nun faru vi, pri kio )
mi vin petis!” - Kaj ĝemante,
pale la forĝisto paŝis
al la forĝo-forno lante.
 
59 Forĝis la hufo-ferojn
ilin per martel’ frapante,
najlis ilin sub la hufojn
vortojn de dezir’ flustrante:
 
60 Kara ĉevaleto,firma
estu la huffero-kvaro,
kiun mi farinta estas:
Jen la beno de Donaro!
 
61 Rekte iru, kiam iras
hejmen vi aŭ tra arbaro;
La malbon’ forestu fore:
Jen la beno de Donaro!
 
62 Se rompiĝos viaj kruroj,
rekuniĝu la ostaro,
kaj fermiĝu viaj vundoj:
Jen la beno de Donaro!
 
63 Kara ĉevaleto, servu
vi fidele al Elmaro!
Portu lin al la feliĉo:
Jen la beno de Donaro!
 
64 Fartu bone!” - Jen la Falko:
“Mi vin dankas, majstro pia!
Akompanos min spiritoj
bonaj sur vojaĝo mia. -
 
65 Nun adiaŭ vi, Dithelmo! )
Premu ambaŭ miajn manojn!
Laste vi de mi salutu
kore la samideanojn! )
 
66 €u vi ploras? Dolorigas,
vidi maljunulan ploron!
Devas ni nun adiaŭi! -
Falkoj havas fortan koron.
 
67 Tion, kion vi promesis
iam al patrino mia,
tenis vi. €u nin arbitre
agu Frank’ sur korto nia?
 
68 Vi ja scias, ke laŭjuĝe
reĝa iĝis korto nia; )
povas esti, ke en tiu
jam ekloĝis Franko fia.
 
69 Viajn larmojn vi sekigu
kaj ne tro malĝoja estu!
Ke mi hejmen venos iam,
ni esperu kaj vi restu!
 
70 Diru vi, Imin’, al via
kara sinjorino ion -
Ne - mi estas eksterleĝa -
Diru vi al ŝi nenion!
 
71 Nur transdonu tiun ringon,
memorigu ŝin ĉi tio!
Mian glavon ŝi konservu,
ĝis - min hejmen lasos dio.”
 
72 Li forrajdis, dum la vento
tra l’ siring-arbedoj iris;
falis ties lastaj beroj,
la foliojn ĝi forŝiris.
 
2
 
73 Staris ĉe l’ malhela rando
de l’ arbaro junulino,
ĉe filikoj kaj rubusoj,
apud iu alta pino,
 
74 en profunda pripensado
kaj klininte kapon sian;
malsekigis fridaj gutoj
blankan toloveston ŝian.
 
75 Ĉu ŝi estis elirinta
el la ĉerk’? €u estis tiu
el mizeraj la animoj,
kiuj ĉirkaŭvagas, iu?
 
76 Kaj senmove ŝi rigardis
la forĝejon tie tiam;
enaere supreniĝis
jen la fumo kiel ĉiam.
 
77 Kiel ĉiam ĉe l’ ĉielo
grizaj nuboj buliĝadis,
tra la valo rivereto
susurante trafluadis.
 
78 Kiel ĉiam martelado
sonis el la malproksimo; )
sed - subite elbuŝigis
mutan krion ŝi de timo.
 
79 Staris viroj jen, ĉevalon
tenis iu ĉi bridilo;
surseliĝis la alia
kaj forrajdis en trankvilo.
 
80 Vidis ŝi fermiĝi post li
la arbaron; ŝi lin mute
adiaŭis, tiam sian
manon svingis ŝi salute.
 
81 Levis ŝi la manojn, kantis
ŝi mallaŭte: “Mia kara,
fartu bone, ho amiko,
kor-amiko jam multjara!
 
82 Tie, kien iras tiu,
tie estu paco tia,
kia regis, kiam estis
sur la Ter’ la filo Dia.
 
83 Tiu, kiu savis nian
mondon, gardu de danĝero
Lin; en sia graco helpu
tiun Li sur fremda tero;
 
84 Se nun tiu forvojaĝas,
ĉu tra landoj, ĉu sur maro,
akompanu lin survoje
la ĉiela anĝelaro.
 
85 Akompanu lin fidele
la Sinjoro de l’ €ielo,
kies gvidon iam fidis
la popol’ de Izraelo.
 
86 Kaj vi Sankta Virgulino,
vi benita, kiu, kiam
plendis pri mizero iu,
ne rifuzis helpi iam:
 
87 Surgenue, plore mi vin
petas, virgulino kara:
Gardu lin, li estas mia
koramiko jam multjara!” -
 
88 Sinkis ŝi sur la genuojn, )
falis teren gutoj larmaj,
blovis tra la abiaro
brizoj de aŭtun’ malvarmaj. -
 
89 Iru nun, afliktulino! )
Vin ekaŭdis ja anĝelo;
viajn petojn plore portos
tiu ĉi al la ĉielo.
 
90 Enarbare la krepusko
interarbe ŝpinis retojn;
ŝanĝis la arbar-estaºoj )
kaŝe inter si sekretojn.
 
91 Ekparolis jen la pigo:
„Ĉu vi vidis, ke Elmaro
tra l’ arbaro rajdis sole,
sen ĉasisto, sen hundaro?“
 
92 Diris la garol’: „Ho ve, vi
fia birdo de l’ hadeso,
lin, la mortmalsananan viron,
ĉirkaŭflugis vi sen ĉeso.“
 
93 Rubekolo vokis laŭte:1)
„Estas birdo mi libera,
vivas mi ekstere, estas
li libera-leĝekstera!“2)
 
94 Jen pice’: Ŝanceliĝante
li sur la ĉevalo sidis;
kaj la reĝa mesaĝisto
kun malico lin priridis.“
 
95 Diris kverk’: „Li pensis, ke li
kiel mi enradikiĝis
firme, sed pli forta estas
ruz’, al kiu li subiĝis.“
 
96 „Plejmaljuston devis sperti
tiu ĉi plej pia viro;
la kuraĝ’ lin ne protektis“,
diris melo kun suspiro.
 
97 Diris urs’: „Min ne afliktas,
se li spertas nun amaron;
li mortigis mian onklon,
kiu regis la arbaron.“
 
98 Diris lupo: „Se ĉeestus
tuta parencaro mia,
baldaŭ kuŝus sur la tero
nur ostar’ kaj jako lia.“
 
99 Ridis vulpo: „Mi tre ĝojas,3)
kiam miaj kontraŭuloj
sin disŝiras kaj dismordas;
longe vivas la riduloj!“
 
100 Erinac’, sin buligante,
diris: „Vi friponoj fiaj,
la arbaron vi putrigas
ja per putraj vortoj viaj.“
 
101 „Estas falka maniero“,
diris tiam la buteo,
„spite ĉiam al la spito,
malgraŭ vundoj, malgraŭ veo.“
 
102 Korvo diris: „Lin kondukos
lia vojo al Danio;
neĝo falos sur la vojon,
longa vojo estas tio.“
 
103 Flustris sorpo: „Se li havus
vergon el branĉaro mia,
forto sorĉo lin sekure
gvidus sur vojaĝo lia.“
 
104 Kantis merl’: Ĉe lia kort’ mi
loĝis bone. Kion miaj
kuzoj diros revenontaj
el la sud’ al nestoj siaj?“
 
105 Pego jen: „Sekretajn runojn
legis mi sub arboŝelo.
Ke li baldaŭ venu hejmen,
ke lin gardu la ĉielo!“
 
106 Kantis la alaŭdo: „Por lin
tuj saluti, kiam estos
burĝoninta la sambuko,
mi dumvintre hejme restos.“ –
 
107 Trankviliĝis; tra l’ betulo
flustris kaj trablovis io
tre mallaŭte, kvazaŭ sonĝe;
sed ne kompreneblis tio.
 
108 Susuretis tra l’ fragmito
riveretaj ondoj flue:
„Valen glitu al la Neto
kaj de tie plu kaj plue,
 
109 ke malhelpu lian fuĝon
la virinoj de l’ Vezero!1)
Devas resti tiu, kiu
apartenas al hejmtero.“
 
110 Gufo aŭdis en rokfendo,
en soleco, kolerante,
funde en la brustplumaron
sian bekon enborante.2)
 
111 „Kia bruo pro la ulo!
Kia stulto estas tio!
Por ĉi tiu ĝusta estas1)
ja nur sia opinio!
 
112 Estas sane sin deteni
de la propra opinio.
Pensu kiel la fortuloj!
Estas pli utila tio.
 
113 Kio estas justo? Estas
ĝi ja nur potenca volo;2)
kiel branĉo en la ŝtormo
fleksas sin sub ĝi homkolo.
 
114 Libereco estas, plaĉon
kaj plezuron nur sentante
cedi al fremdula volo,
pri la propra rezignante.
 
115 Ĉar utile estas, kuri
kun la trup’ de l’ potenculoj,
nur tra malfermitaj pordoj,3)
ĉiam kun la sekvantuloj.
 
116 Amo, am’ al proksimulo?
Furiozo estas tio!
Amas mi nur la malamon;
Am’ ja estas fimanio.
 
117 Plezurigas plej damaĝo!4)
Estis ja konsola tio,
kiel ambaŭ sin dishakis,
pro kolero, pro envio.
 
118 Ho envi’, vi dolĉa knabo!
Ho koler’, vi rava ulo!
Enviulo estas pia,
milda estas kolerulo!
 
119 Nur disŝiru reciproke
vian haŭton, vian veston!
Per la plumoj elŝiritaj
povos ŝtopi mi la neston.“
 
120 La maljuna enviulo
grumblis plu kaj ridis fie:
„Fanfaronu nur, vi homoj!
Saĝaj vi ne estas plie!
 
121 Nek instruis de l’ katedro
min prior’ de monaĥejo,
nek mi sidis ĉe la patroj
sur la benko de lernejo.
 
122 Stultaj estas vi, malmulton
ja ekkonas homracio;
mi. la birdo de Minervo,
havas multe pli da scio.
 
123 Estas mi ja la plej saĝa
el la bestoj sur la Tero,
kiuj pensas kaj baraktas
daŭre kontraŭ mortdanĝero.
 
124 Ĉiam faras ni la ĝuston,
ne nin provu malpravigi!
Se l’ moral’ ne estas ĝusta,1)
devas vi ĝin alĝustigi.
 
125 Via virto? Vi fiuloj!
La alian trompas ĉiu,
ĉu per multekosta robo
aŭ kitel’ sin vestas iu.
 
126 Vi hodiaŭ estas gajaj,
sidas kune en konsento;
morgaŭ vi disputos, blovos
inter vi malvarma vento.
 
127 Estas vi bonkoraj, amas,
laŭdas unu la alian;
morgaŭ vi ekhavos ree
inter vi kverelon fian.
 
128 Via hom-amemo estas
artifiko emocia;
gravas ja nur la satigo
de l’ bezono materia.
 
129 Se mi manĝis malsufiĉe,
al najbar’ mi iras mia;
nur pirolo stulta restas
sidi nur sur branĉo sia.
 
130 La patruj’ por mi malgravas,
gravas bona pred’. Se ie
ĉase mi atingas tion,
estas mia hejmo tie.
 
131 Ami la patrujon? Estas
ja plej stulta amo tia!
Tiu tiel forpelata
estis el patrujo sia.
 
132 Min ridigas malfortuno.
For ĉi tiujn revemulojn!
Plej malamas mi ja tiujn
stultajn entuziasmulojn!“
 
133 Fine li silentis, nur tra l’
arbopintoj vent’ suspiris;
el tertruoj kaj rokfendoj
nokta fiular’ eliris.
 
134 Bluaj-ruĝaj nuboj en la
okcidento kumuliĝis
kiel muroj de kastelo,
ĉar la sun’ jam malleviĝis.
 
135 Kie inter montoj krutaj
riveret’ malsupren fluis,
tie tra l’ vesper-silento
hufo-bato klake bruis.
 
136 La ĉevalo penis garde
la rajdanton suben porti,
kvazaŭ scius ĝi, ke devus
tiu viro baldaŭ morti.1)
 
137 Valen plu! El lia vundo2)
ruĝa sango subeniĝis,
gutis peze sur la selon
kaj envente rigidiĝis.
 
138 Valen plu al la Vezero!
Preskaŭ ne videblis io.
Jen elstaris tra l’ nebul’ la
turo de Dektritilio.
 
139 La eterna lampo brilis
tra krepusko de l’ vespero;
ĉe la pordo la rajdanto
svenis, sinkis al la tero.
 
4
 
140 En la monaĥejo flagris
torĉo-lumoj kaj lumiĝis
la vizaĝoj de l’ monaĥoj,
kiuj ege afliktiĝis.
 
141 Staris ili en la ĉelo
ĉirkaŭ viro tre vundita,
antaŭporde ĉe ĉevalo
lia de servist’ trovita.
 
142 Zorge estis li metita
jen sur pelt-kovrita lito;
li apenaŭ spiris, estis
pala kiel mortigito.
 
143 Plu elfluis lia sango
tra la jak’. Ĉu mort-anĝelo
iris jam tra la trankvila,
sombra monaĥeja ĉelo? -
 
144 Diris la abat’: „Konataj
Ŝajnas al mi trajtoj tiaj
kaj staturo ties, se ne
trompas min okuloj miaj.
 
145 Tiam estis li fortega,
freŝe en junec’ floranta,
kolerante noble, kiel
Sankta Mikael’ ardanta.“
 
146 Vido jen: „Mi estas certa
- se ne konas tiu iu -,
ke de l’ Akcipitra kort’ la
Falk’ nomatas estas tiu.
 
147 Kiam antaŭ kelkaj tagoj
portis mi al Badurado
la leteron de l’ abato,
vidis mi lin dum ĉasado.
 
148 Estas li. Vestita estis
li per kamizolo tia;
cervo kuŝis antaŭ li kaj
ĉirkaŭ li hundaro lia.
 
149 Estis li afabla, al mi
manĝon kaj trinkaĵon donis;
montris li al mi la vojon,
ĉar li tiun bone konis.
 
150 Sed li estas eksterleĝa
adoranto de Votano,
kaj pro tio akuzita
de Akena kortegano.
 
151 „Regu pac’ en monaĥejo“,
diris tiam la abato,
„Devas agi ni kun tiu
laŭ postul’ de l’ karitato!
 
152 Bedo, helpe de Ajlrato
flegu lin laŭ la regulo
Hipokrata, ni aliaj
preĝu por la malsanulo!
 
153 Ili nun malsupren iris
al la ejo de la ĥoro;
„El profundoj!“ Larm’ ruliĝis
sur la vangon de l’ prioro. -
 
154 Ho Elmaro, mizerulo!
Ĉu vi trovos savon tie?
La monaĥoj de l’ konvento
arte vin ja flegos pie.
 
Traduko de la Germana poemo "Dreizehnlinden,
Kapitel 11, Vogelfrei" de Friedrich Wilhelm
Weber (Frederiko Vilhelmo Vebero, *1813-12-25
- †1894-04.05) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).