Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard Schulz * He, glaciomonto! Esperanto Arg-1922-953 2013-12-18 17:26 Manfred nur tiun forigu

Richard Schulz,
He, glaciomonto!

 
Ci granda ĝojiga glaciomontego,
ne naĝu do tiom rapide tra l' maro!
Ĉar sekvi ne povas jam cia kolego.
Salutojn mi havas por ci de l' korsaro.
 
Ci sciu, mi taksas cin kiel Ciganon,
kaj faros mi, ke ci ekflugos tra l' luno.
Ci havos beletan pilot-kapitanon.
Kaj post ci ekblovos amiko Tajfuno.
 
Sed ci ja terure senhonte min trompis.
Malice degelis ci kaj malaperis.
Mensoge nur tiel antaŭe ci pompis,
kaj tute nature ci tuj karieris.
 
Ĉio ĉi tio signifas nenion.
Mi kaptos muŝeton kaj lasos ĝin flugi,
kaj tio forprenos de mi depresion.
Mi de glaciaĵo ne lasos mi jugi.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

Tiu ĉi poemo aperis en 1979-10-01 en la
"Vestfaliaj Flugfolioj", eldonitaj de
Rikardo Ŝulco (Richard Schulz), en la
numero 791001. Pri la verkinto vidu la
vikipedian retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.