Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Friedrich von Bodenstedt Der Tod des Dichters Germana Arg-1918-951 2013-12-15 20:30 Manfred nur tiun forigu
N. N. 77 Der Tod des Dichters Germana Arg-1919-951 2013-12-15 20:59 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 76 Der Tod des Dichters Germana Arg-1916-951 2013-12-15 10:41 Manfred nur tiun aldonu
Konstantin Gusev La morto de la poeto Esperanto Arg-1917-951 2013-12-15 10:56 Manfred nur tiun forigu
Михаил Лермонтов * Смерть поэта Rusa Arg-1915-951 2013-12-15 10:39 Manfred nur tiun aldonu

Михаил Лермонтов,
La morto de la poeto

 

Михаил Лермонтов,
Der Tod des Dichters

 
tradukita de Konstantin Gusev   tradukita de Friedrich von Bodenstedt
 
Pereis li, poet' de justo,   Der Dichter wollte seine Ehre rächen,
Murdita per la kalumni',   Die er durch giftges Wort verletzt geglaubt,
Kun peza plumbo en la brusto   Da traf ihn selbst das Blei, sein Herz zu brechen,
Kaj venĝavido mortis li! ...   Zu beugen sein gewaltig Haupt…
Ne povis la animo luma   …Und Manche jetzt frohlocken, daß er fiel,
Subiĝi al la malhonor',   Und rühmen gar den Mörder, der sein Ziel
Li sola kontraŭ fals' monduma   So gut getroffen, und im kalten Muthe,
Ribelis ... Kaj li estas for!   Fest, ohne Zittern, that den Mörderschuß,
Murdita! ... Do por kio ploroj,   Der unser Land geröthet,mit dem Blute
De l' povraj laŭdoj tarda ĥor'   Des liederreichen Genius…
Kaj sinpravigoj de l' sinjoroj?   ... Ein Abenteurer kam er aus der Ferne,
Pro fato li jam estas for!   Er nahm kein Herz mit sich, ließ keins zurück —
Kaj ĉu ne vi kolere pelis   Rang sucht' er bei uns, Titel, Ordenssterne,
La noblan kanton de liber',   Denn unverständlich war ihm andres Glück,
Elblovi incendion celis   Er fand was er gesucht in unsrer Mitte,
El la ĵaluzo -- nur fajrer'?   Er fand bei uns ein zweites Vaterland –
Do ĝoju ... Mutas bardo nia,   Sein Dank war: daß er sonst auf jedem Schritte
La bonon rompis la malbon'.   Was ihm begegnete, verächtlich fand.
Ne lumas plu la stel' genia,   Fremd blieb er unsrer Sprache, unsrer Sitte,
Forvelkis la solena kron'.   Das Volk war ihm ein Gegenstand des Hohnes,
Murdinto lia senkompata   Er suchte keine Gunst als die des Thrones...
Ekpremis feron de la ĉan',    
La koro vanta batis glate,    
Neniom tremis tiu man'.    
Kaj ĉu ne miro, ĉu ne strango?    
Pelata per la sort' migrant',    
Nomadis li en nia land'    
En serĉo de feliĉ' kaj rango,    
Ofende mokis pli kaj pli    
De nia tero lingvon, moron    
Kaj malestimis nian gloron,    
Ne sciis en la sanga horo,    
Sur kion levis sian manon li! ...    
En tombo kuŝas jam la bardo,    
Samkiel tiu, kiun li kun ardo    
Prikantis sorĉe en la versroman' --    
Kantisto de bonkoro kaj bonfarto    
Murdita per la senkompata man'.    
Por kio de la pac' kaj simplo vilaĝloka    
Enpaŝis mise li al la mondum' sufoka    
Por la sincera sent' kaj liberema saĝ'?    
Por kio premis li la malamikajn manojn,    
En la envia rond' serĉante la kompanojn,    
Li, kompreninta homojn de l' junaĝ'?...    
Anstataŭ simpla kron' al li surmetis ili    
La kronon dornan, nur kun laŭro por ornam' --    
Ĝi devas kvazaŭ ĉiam brili,    
Sed kaŝe piki, piki jam;    
Venenis liajn lastajn horojn frido,    
Malica flustro mokis lin, kaj jen    
Li mortis kun la vana venĝavido,    
Kun kaŝa disreviĝo kaj ĉagren'.    
La kantoj de mirinda brilo    
Ne sonas jam sub la ĉiel',    
Malhelas lia mortazilo,    
Surbuŝe kuŝas la sigel'.    
Kaj vi, arogaj heredantoj    
De la gepatroj malhonestaj, nun    
Tretantaj per la fiaj sklavaj plandoj    
La familiojn, kiujn lasis la fortun'!    
Vi en avida ar' starantaj ĉe la trono    
Ekzekutistoj de genio, glor', liber',    
Kaj gardas vin la leĝo, kiel krono,    
Silentu antaŭ vi la justo kaj la ver'!    
Sed estas dia juĝ', malĉastaj dorlotatoj,    
Kaj la juĝisto jam atendas vin,    
Ne aĉetebla per la or' kaj flatoj    
Li krimojn viajn antaŭvidas ĝis la fin'.    
Kaj jam al vi la kalumnia lango    
Ne helpos per la malhonesta ard',    
Kaj ne forlavos vi per via nigra sango    
La sanktan sangon de la bard'!    
 
Traduko de la Rusa poemo "Смерть
поэта" de Михаил Лермонтов
(*1814-10-15 - †1841-07-27) en
Esperanton de Konstantin Gusev
(†1980-11-09).

Tiu ĉi poem-esperangigo troviĝas en la
retejo
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/morto_poetou.html.
  Traduko de la Rusa poemo "Смерть
поэта" de Михаил Лермонтов
(*1814-10-15 - †1841-07-27) en la
Germanan de Friedrich von Bodenstedt (*1819
- †1892).