Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Konstantin Gusev La patrio Esperanto Arg-1905-946 2013-12-10 13:10 Manfred nur tiun forigu
N. N. 75 Mein Vaterland Germana Arg-1906-946 2013-12-11 22:08 Manfred nur tiun aldonu
Erich Weinert Mein Vaterland Germana Arg-1907-946 2013-12-12 11:13 Manfred nur tiun aldonu
Михаил Юрьевич Лермонтов * Родина Rusa Arg-1902-946 2013-12-10 18:54 Manfred nur tiun aldonu

Михаил Юрьевич Лермонтов,
La patrio

 
tradukita de Konstantin Gusev
 
Patrion amas mi, sed per la sento stranga!
Ne venkos ĝin prudento. Kaj ne gloro
Gajnita brave en la lukto sanga,
Nek de la paca viv fiera floro,
Nek de la oldaj tempoj mit' praava
Min provus veki al la revo rava.
 
Sed amas mi, sen scii mem pro kio,
Silentan vaston de la stepoj fridaj,
Inundon de l'riveroj jam senbridaj,
Senbordajn arbaregojn de Rusio.
Mi amas laŭ la kampaj vojoj tristaj
Veturi ĉare tra la stepa foro,
Serĉante tremon de la fajroj distaj,
Vilaĝon kaj azilon por nokthoro.
 
Mi logas la fumet' maldolĉa
De la falĉita grenkamparo,
Sur la monteto - geo sorĉa:
La blanka svelta betulparo.
Kun ĝoj', por multaj nekonata,
Mi vidas la draŝejon plenan,
Orbrilon de la pajlo ĥata,
Vesperon rosan kaj serenan.
Kaj dum la festo kamparana
Min ravas ĝis la horo tarda,
Kun fajf' ebria akompana,
La vilaĝana danco arda.
 
Traduko de la Rusa poemo "Родина"
de Михаил Юрьевич Лермонтов
(*1814-10-16 - †1841-07-27) en
Esperanton de Konstantin Gusev
(†1980-11-09).

Tiun ĉi esperantigon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la revuo "Moskvaj Novaĵoj",
prov-numero en Esperanto de Aprilo 1989.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Konstantin_Gusev.