Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Chang, Chiu Ling La akvofalo ĉina Arg-1989-945 2014-04-01 18:00 Manfred nur tiun forigu
Hausmann, Manfred * Der Wasserfall Germana Arg-1900-945 2014-04-01 17:46 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred La akvofalo Esperanto 2013-12 Arg-1901-945 2014-03-19 15:12 Manfred nur tiun forigu

Manfred Hausmann,
La akvofalo

 

Manfred Hausmann,
La akvofalo

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Chiu Ling Chang
 
Blinde sin ĵetas purpur' akvofala   De alto de dek-mil futoj,
en la abismon tie ĉi.   kvazaŭ de la ĉielo
Kaj disiĝas la ruĝo kaj pala   la kaskado fluge ĵetas sin suben,
akvofumo eliĝas el ĝi.   kaj ĉirkaŭ ĝi prezentiĝas
    nimbo jen ruĝa jen purpura.
    Ĝi, ŝajnante esti ĉielarko sub la suno,
    rekte falas inter arboj kaj tra la nebulo;
    en la serena vetero aŭdeblas
    bruo de vento kaj pluvo.
    Kiel majestas la monto Lushan!
    La nebulo kaj la akvo harmonie
    kunfandiĝas en fean iluminacion.
 
De l' altej' nebulvualo   Traduko de la Germana poemo "Der Wasserfall"
de Manfred Hausmann (*1898-09-10 -
†1986-08-06) en ĉina de Chiu Ling
Chang (*673 - †740).
subeniĝas tie ĉi,    
ĝi ruliĝas tra la valo,    
de la arboj gutas ĝi.    
 
Glime sur la ŝaŭm' ŝvebanta    
estas arko el odor'    
kaj la akvo estas bruanta    
kvazaŭ tondro en la for'.    
 
El la verdo de l' arbaro    
rokoj supren levas sin.    
La prafort' de l' vivantaro    
bolas jen en la ravin'.    
 
   
Traduko de la Germana poemo "Der Wasserfall"
de Manfred Hausmann (*1898-09-10 -
†1986-08-06) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2013-12.