Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
John Oxenford Down deep within the cellar Angla Arg-1898-944 2013-12-04 10:09 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner En kel' profunda sidas mi Esperanto Arg-1897-944 2013-12-03 19:31 Manfred nur tiun forigu
Karl Friedrich Müchler * Im tiefen Keller sitz ich hier Germana Arg-1896-944 2013-12-04 16:21 Manfred nur tiun aldonu
Karl Vanselow Je plena glaso tie ĉi Esperanto Arg-2130-944 2014-06-09 12:55 Manfred nur tiun forigu

Karl Friedrich Müchler,
Je plena glaso tie ĉi

 

Karl Friedrich Müchler,
En kel' profunda sidas mi

 
tradukita de Karl Vanselow   tradukita de Joachim Gießner
 
Ĉe plena glaso tie ĉi   En kel’ profunda sidas mi
La zorgojn mi forgesis.   ĉe plenbarel’ da vino
La vinon engorĝigis mi,   kaj antaŭ mi da vino ĝi
Sed la soif' ne ĉesis.   de bona origino.1)
 
Do jam denove logas min   La vinkelist’ laŭ oportun’,
La glas' kun rea pleno.   li ĝojas, se mi drinkas,
Dum plu mi trinkas ankaŭ ĝin,   Boneghumore fartas mi -
Revenas la ĉagreno.   kaj trinkas, trinkas, trinkas.
 
................................   Soif’ turmentas, ĉi demon’,
................................   ĝin devas mi forpeli.
................................   Kaj tre efikas la propon’
................................   per vino tion celi.
 
................................   La mond’ ŝajnigas nun, ke ĝi
................................   sin rozkolore ŝminkas:
................................   Boneghumore fartas mi -
................................   kaj trinkas, trinkas, trinkas.
 
Se ĉiam rekonstatas mi   Sed la soifo kreskas nur
Ĉe ĉiu plua guto,   post ĉiu freŝa vino,
Ke ĉiam plu kaj ĉiam pli   la konsekvenc’ de la natur’
Bongustas ĉiu guto,   pro trinkofest’ sen fino.
 
Min premas, kara amikar',   Konsolas min, dum sen konsci’
Dolore la konscio,   al planko mi nun sinkas:
Ke devas mi rezigni, ĉar   Neniun suferigis mi,
Ne decas la ebrio.   sed trinkas, trinkas, trinkas.
 
  Traduko de la Germana poemo "Im tiefen
Keller sitz ich hier" de Karl Friedrich
Müchler (*1763-09-02 - †1857-01-12)
en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23
- †2003-11-25).

Tiu ĉi traduko troviĝas sub "Weblinks"
en la vikipedia paĝo
http://de.wikipedia.org/wiki/Joachim_Gießner.
La kanto estas interalie aŭdebla en
http://www.youtube.com/watch?v=GvyJZoqzw-8.
Traduko de la Germana poemo "Im tiefen
Keller sitz ich hier" de Karl Friedrich
Müchler (*1763-09-02 - †1857-01-12)
en Esperanton de Karl Vanselow (*1877-03-20
- †1959-12-28).

Tiu ĉi esperantigo troviĝas en la
poem-libreto "Nia Lingvo Esperanto, Elektita
poezio por deklamo kaj kanto, Dua kajero
de la unua serio, Dua Ardesia-eldono",
verkita kaj eldonita de Karl Vanselow,
sur la paĝo 119. Pri la tradukinto vidu
la vikepediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow.
   
 
    1) Mi, Manfred Retzlaff, proponas jenan
ŝanĝon:\\En kel' profunda sidas mi\\ĉe
plenbarel' da vino.\\Ja estas vin’ en
tiu ĉi\\de bona origino.