Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Gießner, Joachim En kel' profunda sidas mi Esperanto Arg-1897-944 2013-12-03 19:31 Manfred nur tiun aldonu
Müchler, Karl Friedrich * Im tiefen Keller sitz ich hier Germana Arg-1896-944 2013-12-04 16:21 Manfred nur tiun aldonu
Oxenford, John Down deep within the cellar Angla Arg-1898-944 2013-12-04 10:09 Manfred nur tiun aldonu
Vanselow, Karl Je plena glaso tie ĉi Esperanto Arg-2130-944 2014-06-09 12:55 Manfred nur tiun forigu

Karl Friedrich Müchler,
Je plena glaso tie ĉi

 
tradukita de Karl Vanselow
 
Ĉe plena glaso tie ĉi
La zorgojn mi forgesis.
La vinon engorĝigis mi,
Sed la soif' ne ĉesis.
 
Do jam denove logas min
La glas' kun rea pleno.
Dum plu mi trinkas ankaŭ ĝin,
Revenas la ĉagreno.
 
................................
................................
................................
................................
 
................................
................................
................................
................................
 
Se ĉiam rekonstatas mi
Ĉe ĉiu plua guto,
Ke ĉiam plu kaj ĉiam pli
Bongustas ĉiu guto,
 
Min premas, kara amikar',
Dolore la konscio,
Ke devas mi rezigni, ĉar
Ne decas la ebrio.
 
Traduko de la Germana poemo "Im tiefen
Keller sitz ich hier" de Karl Friedrich
Müchler (*1763-09-02 - †1857-01-12)
en Esperanton de Karl Vanselow (*1877-03-20
- †1959-12-28).

Tiu ĉi esperantigo troviĝas en la
poem-libreto "Nia Lingvo Esperanto, Elektita
poezio por deklamo kaj kanto, Dua kajero
de la unua serio, Dua Ardesia-eldono",
verkita kaj eldonita de Karl Vanselow,
sur la paĝo 119. Pri la tradukinto vidu
la vikepediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow.