Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
John Oxenford Down deep within the cellar Angla Arg-1898-944 2013-12-04 10:09 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner En kel' profunda sidas mi Esperanto Arg-1897-944 2013-12-03 19:31 Manfred nur tiun forigu
Karl Friedrich Müchler * Im tiefen Keller sitz ich hier Germana Arg-1896-944 2013-12-04 16:21 Manfred nur tiun aldonu
Karl Vanselow Je plena glaso tie ĉi Esperanto Arg-2130-944 2014-06-09 12:55 Manfred nur tiun forigu

Karl Friedrich Müchler,
En kel' profunda sidas mi

 

Karl Friedrich Müchler,
Je plena glaso tie ĉi

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Karl Vanselow
 
En kel’ profunda sidas mi   Ĉe plena glaso tie ĉi
ĉe plenbarel’ da vino   La zorgojn mi forgesis.
kaj antaŭ mi da vino ĝi   La vinon engorĝigis mi,
de bona origino.1)   Sed la soif' ne ĉesis.
 
La vinkelist’ laŭ oportun’,   Do jam denove logas min
li ĝojas, se mi drinkas,   La glas' kun rea pleno.
Boneghumore fartas mi -   Dum plu mi trinkas ankaŭ ĝin,
kaj trinkas, trinkas, trinkas.   Revenas la ĉagreno.
 
Soif’ turmentas, ĉi demon’,   ................................
ĝin devas mi forpeli.   ................................
Kaj tre efikas la propon’   ................................
per vino tion celi.   ................................
 
La mond’ ŝajnigas nun, ke ĝi   ................................
sin rozkolore ŝminkas:   ................................
Boneghumore fartas mi -   ................................
kaj trinkas, trinkas, trinkas.   ................................
 
Sed la soifo kreskas nur   Se ĉiam rekonstatas mi
post ĉiu freŝa vino,   Ĉe ĉiu plua guto,
la konsekvenc’ de la natur’   Ke ĉiam plu kaj ĉiam pli
pro trinkofest’ sen fino.   Bongustas ĉiu guto,
 
Konsolas min, dum sen konsci’   Min premas, kara amikar',
al planko mi nun sinkas:   Dolore la konscio,
Neniun suferigis mi,   Ke devas mi rezigni, ĉar
sed trinkas, trinkas, trinkas.   Ne decas la ebrio.
 
Traduko de la Germana poemo "Im tiefen
Keller sitz ich hier" de Karl Friedrich
Müchler (*1763-09-02 - †1857-01-12)
en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23
- †2003-11-25).

Tiu ĉi traduko troviĝas sub "Weblinks"
en la vikipedia paĝo
http://de.wikipedia.org/wiki/Joachim_Gießner.
La kanto estas interalie aŭdebla en
http://www.youtube.com/watch?v=GvyJZoqzw-8.
 
    Traduko de la Germana poemo "Im tiefen
Keller sitz ich hier" de Karl Friedrich
Müchler (*1763-09-02 - †1857-01-12)
en Esperanton de Karl Vanselow (*1877-03-20
- †1959-12-28).

Tiu ĉi esperantigo troviĝas en la
poem-libreto "Nia Lingvo Esperanto, Elektita
poezio por deklamo kaj kanto, Dua kajero
de la unua serio, Dua Ardesia-eldono",
verkita kaj eldonita de Karl Vanselow,
sur la paĝo 119. Pri la tradukinto vidu
la vikepediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow.
 
1) Mi, Manfred Retzlaff, proponas jenan
ŝanĝon:\\En kel' profunda sidas mi\\ĉe
plenbarel' da vino.\\Ja estas vin’ en
tiu ĉi\\de bona origino.