Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Gießner, Joachim Ĉe mia patra dom' Esperanto Arg-1895-943 2013-11-30 17:17 Manfred nur tiun forigu
Hardt-Warden, Bruno * Vor meinem Vaterhaus Germana Arg-1894-943 2013-11-30 17:15 Manfred nur tiun aldonu

Bruno Hardt-Warden,
Ĉe mia patra dom'

 
tradukita de Joachim Gießner
 
Ĉe mia patra dom’ tili’ majestas,
ĉe mia patra dom’ benk’ sur dekliv’.
Kaj kiam tie mi reestas,
mi restos por la tuta viv’.
Ĝojigos min tili’ susure
per ĝia foliara ĥor’,
ĝin tiam mi aŭskultos nure,
nun revas nur pri ĝi la kor’.
Ĝin tiam mi aŭskultos nure,
sed kiam venos tiu hor’!
 
En tiu fremda, granda lok’,
en tiu ŝtona mar’,
apenaŭ flor’ por mi allog’
dum tuta, tuta jar’.
 
Ĉe mia patra dom’ tri rozoj floras,
kaj ilin zorge flegis la patrin’.
Nun en aŭtun’ ne plu odoras
kaj certe velkis ĝis la fin’.
Sed venos mi, la rozoj estos
laŭ la sopir’ de mia kor’,
kaj sur genu’ ĉe l’rozoj restos,
regvidos min infan-memor’,
kaj sur genu’ ĉe l’rozoj restos,
sed kiam venos tiu hor’!
 
En tiu fremda, granda lok’
apenaŭ estas put’,
murmuras lace en sufok’
malgraŭ kolora lud’.
 
Ĉe mia patra dom’ troviĝas puto,
fluetas akvo ĝia en plaŭdad’.
Knabinoj iras al la puto,
rakontas tie pri l’amat’.
Nur unu ne, ja ŝi sin bridos,
al mi perdiĝis ŝia kor’.
Hejmiĝos mi, ŝi ĝoje ridos,
ĉagren’, doloroj estos for.
Hejmiĝos mi, ŝi ĝoje ridos,
sed kiam estos tiu hor’!
Ja, ja, sed kiam estos tiu hor’!
 
Traduko de la Germana poemo "Vor meinem
Vaterhaus" de Bruno Hardt-Warden en
Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23
- †2003-11-25).

Pri Joachim Giessner vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Joachim_Giessner.