Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Claudius, Matthias * Lied im Advent Germana Arg-1889-940 2013-11-28 18:42 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Adventa kanto Esperanto Arg-1890-940 2013-11-28 21:57 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Adventa kanto

 
tradukita de Joachim Gießner
 
Ĉiam kandelo pli
en kron’, plektita kaj bela,
ke ĝi lumu por ni
tra la tempo malhela.
 
Du kaj tri, poste kvar!
Lumas sur l’kron’ la brileto!
Lumas ankaŭ homar’...
Lumas nia ĉambreto!
 
Kaj eĉ lumas la ter’,
festas la sanktnoktan venon.
Vi, en la koro esper’,
sentas la benon.
 
Traduko de la Germana poemo "Lied im
Advent" de Matthias Claudius (*1740-08-15
- †1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-teksto troviĝas en la reta
kolekto http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.
Tiun oni trovas alklakante sur la
germana-lingva vikipedia paĝo pri Joachim
Giessner http://de.wikipedia.org/wiki/Joachim_Gießner,
sub "Weblinks".