Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Adventa kanto Esperanto Arg-1890-940 2013-11-28 21:57 Manfred nur tiun forigu
Matthias Claudius * Lied im Advent Germana Arg-1889-940 2013-11-28 18:42 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Adventa kanto

 

Matthias Claudius,
Lied im Advent

 
tradukita de Joachim Gießner    
 
Ĉiam kandelo pli   Immer ein Lichtlein mehr
en kron’, plektita kaj bela,   im Kranz, den wir gewunden,
ke ĝi lumu por ni   daß er leuchte uns so sehr
tra la tempo malhela.   durch die dunklen Stunden.
 
Du kaj tri, poste kvar!   Zwei und drei und dann vier!
Lumas sur l’kron’ la brileto!   Rund um den Kranz welch ein Schimmer,
Lumas ankaŭ homar’...   und so leuchten auch wir,
Lumas nia ĉambreto!   und so leuchtet das Zimmer.
 
Kaj eĉ lumas la ter’,   Und so leuchtet die Welt
festas la sanktnoktan venon.   langsam der Weihnacht entgegen.
Vi, en la koro esper’,   Und der in Händen sie hält,
sentas la benon.   weiß um den Segen!
 
Traduko de la Germana poemo "Lied im
Advent" de Matthias Claudius (*1740-08-15
- †1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-teksto troviĝas en la reta
kolekto http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.
Tiun oni trovas alklakante sur la
germana-lingva vikipedia paĝo pri Joachim
Giessner http://de.wikipedia.org/wiki/Joachim_Gießner,
sub "Weblinks".
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

Tiun ĉi poem-tekston mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la reto sub
http://www.gedichte-garten.de/forum/ftopic1164.html.
Pri la verkinto vidu la vikipedian retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Matthias_Claudius.