Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Mohr * Stille Nacht, heilige Nacht Germana 1818-12-24 Arg-190-94 | MR-011-2 2014-12-24 17:49 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Paca Nokt'! [-] Esperanto Arg-712-94 2006-04-27 13:26 Manfred nur tiun aldonu
Richard Schulz Sankta nokto Esperanto 1981-12.01 Arg-1191-94 2014-12-24 17:39 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Sankta nokto Esperanto 2000-12 Arg-191-94 2006-04-27 13:10 Manfred nur tiun aldonu

Joseph Mohr,
Sankta nokto

 
tradukita de Richard Schulz
 
Pacplena nokt',dormas la mond'!
Sankta nokt', ĉie en rond'!
Viglas sole la tre kara par'.
Ĉarma knabo kun bukla harar',
Dormu en Dia ripozo,
Dormu en Dia ripoz'!
 
Pacplena nokt'! Aŭdas paŝtist' ...
Sankta nokt'! ... famon pri Krist'.
De l' anĝel' haleluja la vok'
Laute sonas tra ĉiu ajn lok':
Venis por savi vin Kristo!
Venis por savis vin Krist'!
 
Pacplena nokt'! Filo de Di'!
Sankta nokt'! Jen la Mesi'!
Amo ridas el via vizaĝ';
Nia estas fervora omaĝ',
Kristo, pro via naskiĝo,
Kristo, pro via naskiĝ'.
 
Traduko de la Germana poemo "Stille Nacht,
heilige Nacht" de Joseph Mohr (*1792 -
†1848) en Esperanton de Richard
Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12 -
†1997-09-26) en 1981-12.01.

Tiu chi traduko aperis 1981-12-01 en la
"Vestfaliaj Flugfolioj", kiujn eldonis la
tradukinto Richard Schulu (Rikardo Shulco).
Tie estis indikita ankau la melodio de
tiu mondvaste konata germana kristnaska
kanto. Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.