Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Baldaŭ sopirata tag' Esperanto Arg-1224-93 2012-10-10 22:50 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 * Das Nikolauslied Germana Arg-188-93 2012-10-11 09:11 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La Nikolao-kanto Esperanto Arg-189-93 2003-12-10 22:20 Manfred nur tiun forigu

N. N. 01,
Baldaŭ sopirata tag'

 

N. N. 01,
La Nikolao-kanto

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Baldaŭ sopirata tag',   Gajaj estu ĉiuj ni,
Nikola' kun sia ag'.   ĝoju ni pri nia Di’!
Ĝoju, ĝoju, traleralera,   Ĝoju, ĝoju, tralala-lala!
Baldaŭ venos Nikola'.   Baldaŭ venos Nikola’!
 
Ŝuon mi pretigos ja,   Dum la nokto venos li,
Ĝin plenigos Nikola'.   la teleron metas mi.
Ĝoju, ĝoju, traleralera,   Ĝoju, ĝoju, tralala-lala!
Baldaŭ venos Nikola'.   Baldaŭ venos Nikola’!
 
Ofte nokte sonĝas mi,   Kaj dormante sonĝas mi:
Kion eble donos li.   Dolĉajn aĵojn donas li.
Ĝoju, ĝoju, traleralera,   Ĝoju, ĝoju, tralala-lala!
Baldaŭ venos Nikola'.   Venas Sankta Nikola’!
 
Frue mi rigardos, ĉu   Ekstarinte vidas mi, )
Estos io en la ŝu'.   ke jam venis tiu ĉi.
Ĝoju, ĝoju, traleralera,   Ĝoju, ĝoju, tralala-lala!
Baldaŭ venos Nikola'.   Venis Sankta Nikola’!
 
Nikola', mi dankas vin,   Ĉiuj devas danki lin,
Ĉar vi tre ĝojigis min.   ĉar li regalegis nin.
Ĝoju, ĝoju, traleralera,   Ĝoju, ĝoju, tralala-lala!
Baldaŭ venos Nikola'.   Venis Sankta Nikola’!
Nun jam venis Nikola'.    
 
  Traduko de la Germana poemo "Das Nikolauslied"
de N. N. 01 en Esperanton de Manfredo
Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner
Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

 
Traduko de la Germana poemo "Das Nikolauslied"
de N. N. 01 en Esperanton de Joachim
Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25).

Pri la tradukinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Joachim_Giessner.
Kolekto de kanto-tradukoj troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.