Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo La Nikolao-kanto Esperanto Arg-189-93 2003-12-10 22:20 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Baldaŭ sopirata tag' Esperanto Arg-1224-93 2012-10-10 22:50 Manfred nur tiun forigu
N. N. 01 * Das Nikolauslied Germana Arg-188-93 2012-10-11 09:11 Manfred nur tiun aldonu

N. N. 01,
Baldaŭ sopirata tag'

 
tradukita de Joachim Gießner
 
Baldaŭ sopirata tag',
Nikola' kun sia ag'.
Ĝoju, ĝoju, traleralera,
Baldaŭ venos Nikola'.
 
Ŝuon mi pretigos ja,
Ĝin plenigos Nikola'.
Ĝoju, ĝoju, traleralera,
Baldaŭ venos Nikola'.
 
Ofte nokte sonĝas mi,
Kion eble donos li.
Ĝoju, ĝoju, traleralera,
Baldaŭ venos Nikola'.
 
Frue mi rigardos, ĉu
Estos io en la ŝu'.
Ĝoju, ĝoju, traleralera,
Baldaŭ venos Nikola'.
 
Nikola', mi dankas vin,
Ĉar vi tre ĝojigis min.
Ĝoju, ĝoju, traleralera,
Baldaŭ venos Nikola'.
Nun jam venis Nikola'.
 
Traduko de la Germana poemo "Das Nikolauslied"
de N. N. 01 en Esperanton de Joachim
Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25).

Pri la tradukinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Joachim_Giessner.
Kolekto de kanto-tradukoj troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.