Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff La kantistino Esperanto Arg-1861-928 2013-10-04 22:14 Manfred nur tiun forigu
Manfred Hausmann * Die Sängerin Germana Arg-1860-928 2014-04-07 17:45 Manfred nur tiun aldonu

Manfred Hausmann,
La kantistino

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Aŭskultas gastoj senmoveme
al hela fluto-melodi'.
Sur la genuon heziteme
demetas la liuton ŝi.
 
La fajnajn brovojn ŝi volbigas,
silentas flutoj ĉie ĉi.
Nun siajn fingrojn ŝi ondigas,
dum belan kanton kantas ŝi.
 
La frunton levas ŝi, plonĝite
en sian ludon revas ŝi.
El la okuloj jen subite
rompiĝas brilo de ebri'.
 
Malhelas jam, la gastoj iras,
revenas iu vir' al ŝi.
Pri feliĉego sia miras,
ektimas tamen ŝi kaj li.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Sängerin"
de Manfred Hausmann (*1898-09-10 -
†1986-08-06) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).