Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Nia hejmlando Esperanto Arg-187-92 | MR-366-1c 2003-12-10 22:13 Manfred nur tiun forigu
Michel Lentz * Ons Heemecht Leceburga Arg-186-92 2003-12-10 21:48 Manfred nur tiun aldonu

Michel Lentz,
Nia hejmlando

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Alzet’ jen fluas tra herbar’
kaj tra la rokoj Zur’,
odore floras vin-vitar’1)
ĉe la Mozela kur’.2)
Jen nia land’, por kiu ni
ja donus ĉion for.
Ni portas vin, patrujo vi,
profunde en la kor’.
 
Sinjoro, Vi ja gvidas la
naciojn sur la Ter’.
Vi gardu nian landon tra3)
la tempoj de sufer’!
La liberemon frue jam
al ni ja donis Vi.
Lumadu de l’ libero flam’
en estontec’ por ni!
 
Traduko de la Leceburga poemo "Ons Heemecht"
de Michel Lentz (*1820 - †1893) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).
 
1) aŭ: odore floras la vitar’
2) Alzeto (Uelzecht/Alzette), Zuro (Sauer/Sûre)
kaj Mozelo (Musel/ Moselle) estas la plej
grandaj riveroj en Luksemburgio.
3) aŭ: Luksemburgion gardu tra