Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hausmann, Manfred * Lautenlied Germana Arg-1840-919 2013-08-23 18:39 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Liuta kanto Esperanto Arg-1841-919 2013-08-23 19:46 Manfred nur tiun forigu

Manfred Hausmann,
Liuta kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Se vi la kordojn de l' liut' svingigas,
kortuŝas tio min.
Pri venta melodi' ĝi memorigas
en la glaci-branĉar' de pin'.
 
La kanton kun tristecoj oldaj siaj,
ĝin ege amas mi.
La homoj de la nunaj tempoj niaj
ne plu komprenas tiun ĉi.
 
Traduko de la Germana poemo "Lautenlied"
de Manfred Hausmann (*1898-09-10 -
†1986-08-06) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).