Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Hausmann * Zwei Flöten Germana Arg-1803-904 2014-04-07 17:49 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Du flutoj Esperanto 2013-07-09 Arg-1804-904 2013-07-09 11:56 Manfred nur tiun forigu

Manfred Hausmann,
Du flutoj

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Tra la bon-odor' vespera
sonas fore fluto-kant'.
Volas el saliko-branĉo
ankaŭ fari fluton mi.
 
Nokte la ennestaj birdoj
aŭdos, kiel inter si1)
la du flutoj respondadas,
kiel merloj en April'.
 
Traduko de la Germana poemo "Zwei Flöten"
de Manfred Hausmann (*1898-09-10 -
†1986-08-06) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2013-07-09.
 
1) aŭ:\\aŭdos tiam la du flutojn,\\kiuj
inter si respondas\\kiel merloj en April'.