Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Retzlaff, Manfred Adiaŭ Esperanto Arg-1802-903 2013-06-29 11:50 Manfred nur tiun forigu
Hausmann, Manfred * Lebwohl Germana Arg-1801-903 2014-04-07 17:48 Manfred nur tiun aldonu

Manfred Hausmann,
Adiaŭ

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ĉe l' pord' ĉe l' flava gruo diris li
adiaŭ je la lasta foj'.
Aprilo estis kaj la vel-boat'
forglitis sur la akva voj'.
 
La velon mi ankoraŭ vidis jen,
ĝis en la blu' foriĝis ĝi,
kaj poste nur la larĝon de l' river',
trembrilon sole vidis mi.
 
Traduko de la Germana poemo "Lebwohl" de
Manfred Hausmann (*1898-09-10 -
†1986-08-06) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).