Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Umberto Broccatelli * Eŭropa himno Esperanto Arg-1795-900 2015-02-25 15:02 Manfred nur tiun forigu
Rudolf-Josef Fischer Europa-Hymne Germana Arg-1796-900 2013-06-09 07:58 Manfred nur tiun forigu

Umberto Broccatelli,
Eŭropa himno

 

Umberto Broccatelli,
Europa-Hymne

 
    tradukita de Rudolf-Josef Fischer
 
Kantu kune, amikaro,   Singt gemeinsam, Freundesscharen,
ni la ĝojon festas nur,   feiern wir die Freude nur,
nek rivero, nek montaro   weder Flüsse noch Gebirge
plu landlimoj estas nun.   bilden Landesgrenzen noch.
 
Ho Eŭropo, hejmo nia,   O Europa, uns're Heimat,
tro daŭradis la divid',   allzu lang warst du geteilt.
nun brilegu belo via,   Nun erstrahle deine Schönheit,
ĉiu estu via id'.   jeder von uns ist dein Spross.
 
Via flago kunfratigas   Deine Fahne nun verschwistert
homojn post milita temp',   Menschen nach der Kriegeszeit.
Via leĝo nun kunigas   Dein Gesetz vereint jetzt alle
civitanojn en konsent'.   Bürger in Verständigung.
 
De l' Malnova Kontinento,   Überall im alten Erdteil
ĵus ekstaris la popol',   standen just die Völker auf.
gvidas ĝin tre nova sento,   Treibt sie doch ein neues Fühlen
kaj kuniga forta vol'.   und der Ein'gung fester Will'.
 
Sub la ŝildo de la juro,   Unterm Schild des Rechtes leben
ni vivados en konkord'.   künftig wir in Eintracht fort.
Tio estas nia ĵuro:   Denn so lauten uns're Schwüre:
unu land' kaj unu sort'.   einig Zukunft, einig Land.
 
Jen ekzemplo por la mondo,   Geben wir der Welt ein Vorbild:
jen direkto, jen la voj'.   hier die Richtung, hier der Weg:
Tuthomaro granda rondo,   aller Menschheit große Runde
en la paco, en la ĝoj'.   nur im Frieden und in Freud'.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Umberto Broccatelli (*1931-03-05 -
†2010-02-11).

Pluraj versioj de la poemo "Odo al la
ĝojo" estas legeblaj en
https://www.poezio.net/version?poem-id=133&version-id=889,264&order=title.
Legu ankaŭ: http://eo.wikipedia.org/wiki/Odo_al_Ĝojo.
La muziknotoj, laŭ kiuj estas kanteblaj
la kanto troviĝas interalie en
http://www.cvnrw.de/download/sing-mit/noten/Ode-an-die-Freude.pdf.
La origina germans teksto de Friedrich
Schiller troveblas ankaŭ en
http://ingeb.org/Lieder/freudesc.html.
Tie aŭdeblas ankaŭ la melodio.
Pri la verkinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Umberto_Broccatelli.
  Traduko de la Esperanta poemo "Eŭropa
himno" de Umberto Broccatelli (*1931-03-05
- †2010-02-11) en la Germanan de
Rudolf-Josef Fischer.

Pri la tradukinto Dr. Rudolf-Josef Fischer
vidu la retejon http://www.rudolf-josef-fischer.de/.
La himno estas kantebla laŭ la ĉeftemo
de la 9-a simfonio de Betoveno (Ludwig
van Beethoven), laŭ kiu estas kantebla
ankaŭ la poemo "Ode an die Freude" verkita
de la germana poeto Friedrich Schiller.
Vidu ankaŭ la retejojn
http://eo.wikipedia.org/wiki/9-a_simfonio_(Beethoven),
http://eo.wikipedia.org/wiki/Odo_al_Ĝojo
kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Friedrich_Schiller.