Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo La stelo Esperanto 2003-12.07 Arg-184-90 | MR-410-1 2003-12-07 22:44 Manfred nur tiun forigu
Wilhelm Busch * Der Stern Germana Arg-183-90 2003-12-07 22:39 Manfred nur tiun aldonu

Wilhelm Busch,
La stelo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Se havas iu da inteligent'
Eĉ pli ol la magoj el la orient',
Kaj se opinius nun tiu, ke
La stelon postsekvus li certe ne,
Kristnaske nun kiam lumetoj mil
Eklumas ĝojige en festa bril',
La stelo mirakla prilumas eĉ lin,
Egale, ĉu li nun rimarkas ĝin,
Surfalas tamen sur ties ĉi
Prudentan vizaĝon afabla radi'.
 
Traduko de la Germana poemo "Der Stern"
de Wilhelm Busch (*1832-04-15 -
†1908-01-09) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2003-12.07.