Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Pierre Denjean * La Chanson du Bassin franca Arg-1780-895 2013-05-29 22:11 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 64 La kanto de la Baseno Esperanto Arg-1781-895 2013-05-29 15:11 Manfred nur tiun forigu

Pierre Denjean,
La kanto de la Baseno

 
tradukita de N. N. 64
 
1. Ĉu estas lokoj pli ĉarmaj sur la tero
Ol la bordoj de nia bela Baseno?
Ravaj lokoj, kie tie, oni povas nur kontenti,
Dolĉa klimato, friska vento, tre pura aero.
Nia baseno estas la mirindaĵo
Pri kiu ĵaluzas tiom da landoj.
en multaj koroj, ĝia nomo vekas,
Eĥon teneran, eĥon tra dolĉan!
Guĵan-Mestras, Le Teŝ, Lantono, L'Herb', Andernos,
La Test, Aŭdenĵ', Tosat' kaj Biganosa
 
Rekantaĵo
Jes! La Baseno estas unika en la mondo.
Vidante ĝin, siajn afliktojn oni forgesas.
Kia feliĉo, kiam oni glitas sur la ondoj
Kantante tiun gajan rekanaĵon!
Ni spiraa puran aeron, kiu nin ebriigas,
Kaj kiam sur la akvo, gajaj, ni navigas,
Ni komprenas kion la venteto kantas.
Kia juvelo, la Baseno de Arkaŝono!
 
2. Ni aŭdas ofte la la oceanon bruantan;
Tiom danĝera nia Baseno ne estas!
Do, aŭskultante la murmuron de ĝiaj ondoj
Ĝi estas lulanta, harmonia kiel dolĉa kanto.
Dufoje tage la tajdo altiĝas
Rekovrante la ostrejon per siaj akvoj.
La ondoj sendube rakontas
fabulojn en siaj ploregoj.
Le ĵake, le Kanon, Pirajan, Pike, Mulo,
Fere, Pila, Arkaŝon' kaj Klaŭe.
 
Rekantaĵo
Jes! La Baseno estas unika en la mondo.
Vidante ĝin, siajn afliktojn oni forgesas.
Kia feliĉo, kiam oni glitas sur la ondoj
Kantante tiun gajan rekanaĵon!
Ni spiraa puran aeron, kiu nin ebriigas,
Kaj kiam sur la akvo, gajaj, ni navigas,
Ni komprenas kion la venteto kantas.
Kia juvelo, la Baseno de Arkaŝono!
 
3. Sur la Baseno, la fervoruloj de la boatado
Multnombre venas navigi somere.
Fiŝkaptado, jaĥttado kaj ĉiuj plaĝosportoj
Sunbrunigas la korpon kaj fortigas la sanon.
Gustumu do niajn sanajn ostrojn
kun bona blanka vino.
Kaj vi havos nenian malfacilon
Por vivi ĉiuj ĝis cent jaroj!
Kaj kiam oni gustumis la fiŝosupon,
Oni ne povas forgesi la Basenon de Arkaŝon'!
 
Rekantaĵo
Jes! La Baseno estas unika en la mondo.
Vidante ĝin, siajn afliktojn oni forgesas.
Kia feliĉo, kiam oni glitas sur la ondoj
Kantante tiun gajan rekanaĵon!
Ni spiraa puran aeron, kiu nin ebriigas,
Kaj kiam sur la akvo, gajaj, ni navigas,
Ni komprenas kion la venteto kantas.
Kia juvelo, la Baseno de Arkaŝono!
 
 
Traduko de la franca poemo "La Chanson du
Bassin" de Pierre Denjean (*1920 -
†1957) en Esperanton de N. N.
64.

La origina franca teksto trovighas en
http://www.arcachon-guide.fr/manifestation/la_chanson_du_bassin.html.
La kanton oni povas audi en
http://www.youtube.com/watch?v=lm4tViuVoJM
kaj en http://www.youtube.com/watch?v=Pq8Kc93p2Pc.