Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Eksteren iru, mia kor' Esperanto 1983-09-09 Arg-1779-894 2013-05-26 09:45 Manfred nur tiun forigu
Paul Gerhardt * Geh aus, mein Herz Germana 1653 Arg-1778-894 2013-05-26 09:39 Manfred nur tiun aldonu

Paul Gerhardt,
Eksteren iru, mia kor'

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. Eksteren iru, mia kor'
kaj vidu, kiel la Sinjor'
vin estas regalinta.
Rigardu la ĝardenon vi
kaj vidu, kiel bele ĝi
sin estas ornaminta.
 
2. La arboj plenas de frondar',
sin kovras ankaŭ la kampar'
per bela, verda vesto.
Narciso, rozo kaj lili'
pli belas ja, eĉ multe pli1)
ol ĉiu rob' de festo.
 
3. En la aeron svingas sin
alaŭdo kaj el la ravin'
kolombo al la nesto.
La talentita najtingal'
belege kentas en la val',
ĝi estas ĉarma besto.
 
4. Konstruas neston cikoni',
kaj la kokino, estas ĝi
kun la idar' survoje.
La kapreolo el la alt',
la cervo kun rapida salt'
malsupren venas ĝoje.
 
5. Rivero fluas tra la land',
ornamas sin ĉe sia rand'
per ombro-riĉaj plantoj.
Dometoj staras apud ĝi,2)
aŭdeblas kelka ĝoja kri'
kaj kelkaj belaj kantoj.
 
6. La laborema abelar'
negoce flugas tra l' herbar',
serĉadas la mielon.
La forta suk' de l' vinberuj'
fortigas la branĉaron tuj,
plenigas ĉiun ĉelon.
 
7. Tritiko kreskas sur kampar',
pri tio ĝojas la homar'
kaj laŭdas la bonecon
de tiu, kiu per donac'
regalas ĉiam nin sen lac'
kaj kreis ĉi riĉecon.
 
8. Mi mem ripozi povas ne,
la granda far' de Dio tre
vigligas miajn sensojn.
Kunkantas mi kun la natur'
kaj lasas el la koro nur
elflui miajn pensojn.
 
9. Aĥ, - pensas mi - se estas nun
tiele bele sub la sun',
sur tiu ter' mizera,
kiele estos ĝi ĉe vi,
en la ĉiel', ho kara Di',
en la transej' mistera!
 
10 Ho, kia ĝoj' kaj luma hel'
estados ja en la ĉiel'!
Kaj kiel ĝi sonados,
se la multnombra anĝelar'
per laŭta voĉ' laŭ la psalmar'
kantados kaj laŭdados!
 
11. Se estus mi, se starus mi,
ho dolĉa Dio, jam ĉe Vi,
mi portus palm-foliojn,
honoron donus mi al vi,
kun la anĝeloj kantus mi
plej belajn melodiojn.
 
12. Ser ĉar ankoraŭ tie ĉi
en korpa jugo estas mi,
mi tamen ne silentu.
Kaj mia koro laŭdu Vin,
neniam mi forgesu ĝin,
mi ĉiam ĝin atentu.
 
13. Min helpu kaj min benu Vi
per Via graco, kara Di',
por ke mi ekburĝonu.
Kaj faru, ke per Via grac'
mi kredu vere kaj sen lac'
de l' kredo fruktojn donu.
 
14. Ho faru, mia kara Di',
ke funde la spirit' de Vi
en mi enradikiĝu.
Kaj faru, ke je Via glor'
en Via ĝardenego flor'
por ĉiam mi fariĝu.
 
15. Elektu min por la ĝarden'
de l' paradizo kaj de l' ben'
je mia lasta horo!
Mi volas servi tie ĉi,
kaj post la vivo nur al Vi,
eterne, ho Sinjoro!
 
Traduko de la Germana poemo "Geh aus, mein
Herz" de Paul Gerhardt (*1607-03-12 -
†1676-05-27) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1983-09-09.

Pri la poeto Paul Gerhardt vidu la
vikipediejon http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gerhardt.
La melodio estas aŭdebla en
http://www.youtube.com/watch?v=Znb72JO2-oM.
 
1) aŭ.\\pli bele vestas sin, eĉ pli\\ol
Salomon' por festo
2) aŭ:\\Herbejoj kuŝas apud ĝi,