Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Hausmann * Die Perlen Germana Arg-1769-888 2014-04-07 17:45 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff La perloj Esperanto Arg-1770-888 2013-06-04 23:53 Manfred nur tiun forigu

Manfred Hausmann,
La perloj

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Vi, kvankam scias vi, ke ja ligita
kun man' kaj kor' al edzo estas mi,1)
de vi al mi sekrete alsendita
jen estas tiu perl-par' ĉi.
 
Freneza devas esti vi - mi devas
konfesi, ke feliĉon sentas mi
la perlojn rigardante - Ĉu mi revas? -
Ĉu vera estas tio ĉi?
 
Kaj nia dom' en sia olda brilo
sin levas ĉe la reĝa ĝardenar'.
Jen mia edz' kun sia batalilo,
la estro de l' reĝ-gardistar'.
 
Kaj kion ankaŭ pensis menso via,
dum vi al mi ofertis tion ĉi,
Mi ja promesis, ke ĝis morto mia
fidela volas resti mi.
 
Reprenu la donacon senespere!
Se iam estus renkontintaj ni,
- sed tion povis ne okazi vere -
ja estus eble via mi.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Perlen"
de Manfred Hausmann (*1898-09-10 -
†1986-08-06) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Pri la poeto vidu ankau la retejon
http://history.cultural-china.com/en/59History8512.html.
 
1) aŭ: al edzo, ho sinjoro, estas mi,