Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heine, Heinrich * Die drei Könige Germana Arg-1758-878 2013-04-11 13:26 Manfred nur tiun aldonu
Ratislavo, Manfredo La tri reĝoj Esperanto Arg-1759-878 2013-04-11 14:38 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
La tri reĝoj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
El la "Libro de la kantoj", La reveno,
XXXVII
 
La sanktaj Tri Reĝoj el la orient',
Demandis en ĉiuj urbetoj:
"Kie estas la voj' al Betlehem',
Vi karaj geknabetoj?"
 
Sed ĉiuj homoj ne sciis ĝin,
La reĝoj do pluiris;
Gvidis ilin lumanta stel',
Kaj tiu ilin altiris.
 
Ĝi montris la domon de Jozef',
Ili estis enirintaj;
La bovo bruis, kriis la infan',
La reĝoj estas kantintaj.
 
Traduko de la Germana poemo "Die drei
Könige" de Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).