Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hermann Schmidt Es wird Herbst Germana Arg-175-87 2003-12-15 20:32 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Fariĝas aŭtuno Esperanto 2003-11-17 Arg-176-87 2003-12-15 21:10 Manfred nur tiun forigu
Hermann Schmidt * Hat uur hārefst Frisa Arg-174-87 2003-12-15 20:38 Manfred nur tiun aldonu

Hermann Schmidt,
Fariĝas aŭtuno

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Blovas malvarme el la orient’
Super kamparo kaj maro la vent’,
Kantas ĝemante tra l’ griza malklar’
De la aero, samkiel la mar’.
 
Peze animon kaj koron nun ĝi
Premas, tristigas ja min tio ĉi.
Tamen kun ia tre forta dezir’
Tiras min al la vad-maro sopir’.
 
Traduko de la Frisa poemo "Hat uur hārefst"
de Hermann Schmidt (*1901-11-10 -
†1979-03-10) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2003-11-17.

La publikigo de la originaj frisa kaj
germana versioj kaj de la Esperantigo
okazas kun afabla permeso de sinjorino
Ose Cohnen (Hebbelstr. 3, D-25980
Westerland/Sylt), la filino de la poeto.
Ŝi donis al mi, Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff), en 2003-12-15 telefone la
permeson de publikigo.