Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Bundeslied Germana Arg-171-86 2003-11-10 08:21 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier Liga kanto Esperanto 1907 Arg-172-86 2004-09-06 05:32 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Bundeslied

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Liga kanto

 
    tradukita de Ludwig Emil Meier
 
1. In allen guten Stunden,   1. Dum ĉiuj bonaj horoj
Erhöht von Lieb und Wein,   Kun amo, bona vin',
Soll dieses Lied verbunden   Eksonu el la koroj
Von uns gesungen sein!   La kanto en kazin'!
Uns hält der Gott zusammen,   Kuntenas nin ja Dio,
Der uns hierher gebracht.   Nin kunvenigis li,
Erneuert unsre Flammen,   Pro tio harmonio
Er hat sie angefacht.   Ne mortos tie ĉi!
 
2. So glühet fröhlich heute,   2. Do ĝoju kun kontento
Seid recht von Herzen eins!   Unuanimaj ni!
Auf, trinkt erneuter Freude   Denove en momento
Dies Glas des echten Weins!   De kora simpati'!
Auf, in der holden Stunde   Tintigu tuj la glason
Stoßt an und küsset treu,   Kun tia bona vin',
Bei jedem neuen Bunde,   Ne zorgu, nian kason
Die alten wieder neu!   Prizorgos la destin'.
 
3. Wer lebt in unserm Kreise,   3. Ĉu iri en la rondo
Und lebt nicht selig drin?   Ne restas kun plezur'?
Genießt die freie Weise   Konservas ni en mondo
Und treuen Brudersinn!   L'emblemon de natur'!
So bleibt durch alle Zeiten   Por ĉiam niaj koroj
Herz Herzen zugekehrt;   interkonsentu, kaj
Von keinen Kleinigkeiten   Pro malserenaj horoj
Wird unser Bund gestört.   Ne ĉesu nia gaj'!
 
4. Uns hat ein Gott gesegnet   4. Nin Dio benis, vere,
Mit freiem Lebensblick,   Liberaj sentas ni,
Und alles, was begegnet,   Pro iu sperto tere
Erneuert unser Glück.   Nur kreskas energi'.
Durch Grillen nicht gedränget,   Malhelpos ne kaprico
Verknickt sich keine Lust;   Nek ŝajno de afekt',
Durch Zieren nicht geenget,   Nin ĉiujn, laŭ la vico,
Schlägt freier unsre Brust.   Imponos nur korekt'!
 
5. Mit jedem Schritt wird weiter   5. Post ĉiu paŝo nova
Die rasche Lebensbahn,   Klariĝas viva sort':
Und heiter, immer heiter   L'unua estas prova,
Steigt unser Blick hinan.   La lasta estas mort'.
Uns wird es nimmer bange,   Sed ne do timo iel
Wenn alles steigt und fällt,   Malserenigos nin,
Und bleiben lange, lange!   Fidelaj ĉiam kiel
Auf ewig so gesellt.   Nin kreis la destin'!
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).

 
  Traduko de la Germana poemo "Bundeslied"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 - †1919)
en 1907.

Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro
"Esperantista Kantaro", kiu enhavas
tradukojn de germanaj kantoj. La tradukoj
estas faritaj de Ludwig Emil Meier. La
libro estas eldonita en 1907 de Hans
Theodor Hoffmann (Steglitzer Str. 44,
Berlin, Germanio).