Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier Do, ni trinkadu! Esperanto Arg-173-85 2003-11-11 19:53 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier Ergo bibamus! Esperanto 1907 Arg-170-85 2003-11-10 08:49 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Ergo bibamus! Germana 1810 Arg-169-85 2003-11-10 08:11 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Do, ni trinkadu!

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Ergo bibamus!

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Ergo bibamus!

 
tradukita de Ludwig Emil Meier   tradukita de Ludwig Emil Meier    
 
1. Jen ni kunvenintaj kun laŭdinda vol',   1. Jen ni kunvenintaj kun laŭdinda vol',   1. Hier sind wir versammelt zu löblichem Tun,
Pro tio nun: do, ni trinkadu!   Pro tio nun: ergo bibamus!   drum, Brüderchen, ergo bibamus!
Tintadas la glasoj, silentas parol',   Tintadas la glasoj, silentas parol',   Die Gläser, sie klingen, Gespräche, sie ruh'n;
Pripensu ni: do, ni trinkadu!   Pripensu do: ergo bibamus!   beherziget: ergo bibamus!
Malnova ĝi estas kaj fortika dir',   Malnova ĝi estas kaj fortika dir',   Das heißt noch ein altes, ein tüchtiges Wort,
Ĝi taŭgas por iu ajn plenkreska vir',   Ĝi taŭgas por iu ajn plenkreska vir',   und passet zum ersten und passet so fort,
Kaj sonas eĥoe laŭ kora dezir',   Kaj sonas eĥoe laŭ kora dezir',   und schallet ein Echo vom festlichen Ort,
Kunuloj nun: do, ni trinkadu!   Kunuloj do: ergo bibamus!   ein herrliches: ergo bibamus!
 
2. La sorto forvokas min el via rond',   2. La sorto forvokas min el via rond',   2. Mich ruft das Geschick von den Freunden hinweg:
Kunuloj, ho! Do, ni trinkadu!   Kunuloj, ho! Ergo bibamus!   ihr Redlichen: ergo bibamus!
Foriras mi sen granda havo al mond',   Foriras mi sen granda havo al mond',   Ich scheide von hinnen mit leichtem Gepäck,
duoble nun: do, ni trinkadu!   duoble do: ergo bibamus!   drum doppeltes: ergo bibamus!
Ĉu avaregula amasas envi',   Ĉu avaregula amasas envi',   Und was auch der Filz vom Leibe sich schmorgt,
Do gajan junulon zorgigas neni',   Do gajan junulon zorgigas neni',   so bleibt für die Heitern doch immer gesorgt,
ĉar unu l'alian ja helpas el ni:   ĉar unu l'alian ja helpas el ni:   weil immer der Frohe dem Fröhlichen borgt;
Atestu per: do, ni trinkadu!   Atestu per: ergo bibamus!   nun, Brüderchen: ergo bibamus!
 
3. Pri la hodiaŭo, ĉu decas parol'?   3. Pri la hodiaŭo, ĉu decas parol'?   3. Was sollen wir sagen vom heutigen Tag?
Mi pensas nur: do, ni trinkadu!   Mi pensas nur: ergo bibamus!   Ich dächte nur: ergo bibamus!
Ŝanĝiĝo ja estas de l'mondo la rol',   Ŝanĝiĝo ja estas de l'mondo la rol',   Er ist nun einmal von besonderem Schlag,
Pro tio ja: do, ni trinkadu!   Pro tio ja: ergo bibamus!   drum immer auf's neue: bibamus!
Eliras kunulo el urba pordeg',   Eliras kunulo el urba pordeg',   Er führet die Freunde durch's offene Tor,
La nuboj foriĝas pro suna la reg',   La nuboj foriĝas pro suna la reg',   es glänzen die Wolken, es teilt sich der Flor,
Jen ĝi la emblemo de nia ĝojeg',   Jen ĝi la emblemo de nia ĝojeg',   da leuchtet ein Bildchen, ein göttliches vor,
Finkantu nun: do, ni trinkadu!   Finkantu nun: ergo bibamus!   wir klingen und singen: bibamus!
 
Traduko de la Germana poemo "Ergo bibamus!"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 -
†1919).

Mi, Manfredo Ratislavo (= Manfred Retzlaff),
ŝanĝis en tiu versio la tradukon de
Ludwig Emil Meier (= L. E. Meier) iomete
anstataŭigante la latinajn vortojn "ergo
bibamus" per "do, ni trinkadu!". La
tradukinto L. E. Meier estis lasinta tiun
latinan esprimon en sia traduko. Sed mi
pensis, ke estas eble pli konvene, ke la
teksto estu tute en Esperanto. Oelde, la
11-an de Novembro 2003.
  Traduko de la Germana poemo "Ergo bibamus!"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 - †1919)
en 1907.

La latinaj vortoj "Ergo bibamus!" signifas:
"Pro tio ni trinku!"

Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro
"Esperantista Kantaro", kiu enhavas
tradukojn de germanaj kantoj. La tradukoj
estas faritaj de Ludwig Emil Meier. La
libro estas eldonita en 1907 de Hans
Theodor Hoffmann (Steglitzer Str. 44,
Berlin, Germanio).
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22), publikigita 1810.

Die lateinischen Worte "Ergo bibamus!"
bedeuten übersetzt: Drum laßt uns trinken!