Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier Ergo bibamus! Esperanto 1907 Arg-170-85 2003-11-10 08:49 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Ergo bibamus! Germana 1810 Arg-169-85 2003-11-10 08:11 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Emil Meier Do, ni trinkadu! Esperanto Arg-173-85 2003-11-11 19:53 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Do, ni trinkadu!

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Ergo bibamus!

 
tradukita de Ludwig Emil Meier   tradukita de Ludwig Emil Meier
 
1. Jen ni kunvenintaj kun laŭdinda vol',   1. Jen ni kunvenintaj kun laŭdinda vol',
Pro tio nun: do, ni trinkadu!   Pro tio nun: ergo bibamus!
Tintadas la glasoj, silentas parol',   Tintadas la glasoj, silentas parol',
Pripensu ni: do, ni trinkadu!   Pripensu do: ergo bibamus!
Malnova ĝi estas kaj fortika dir',   Malnova ĝi estas kaj fortika dir',
Ĝi taŭgas por iu ajn plenkreska vir',   Ĝi taŭgas por iu ajn plenkreska vir',
Kaj sonas eĥoe laŭ kora dezir',   Kaj sonas eĥoe laŭ kora dezir',
Kunuloj nun: do, ni trinkadu!   Kunuloj do: ergo bibamus!
 
2. La sorto forvokas min el via rond',   2. La sorto forvokas min el via rond',
Kunuloj, ho! Do, ni trinkadu!   Kunuloj, ho! Ergo bibamus!
Foriras mi sen granda havo al mond',   Foriras mi sen granda havo al mond',
duoble nun: do, ni trinkadu!   duoble do: ergo bibamus!
Ĉu avaregula amasas envi',   Ĉu avaregula amasas envi',
Do gajan junulon zorgigas neni',   Do gajan junulon zorgigas neni',
ĉar unu l'alian ja helpas el ni:   ĉar unu l'alian ja helpas el ni:
Atestu per: do, ni trinkadu!   Atestu per: ergo bibamus!
 
3. Pri la hodiaŭo, ĉu decas parol'?   3. Pri la hodiaŭo, ĉu decas parol'?
Mi pensas nur: do, ni trinkadu!   Mi pensas nur: ergo bibamus!
Ŝanĝiĝo ja estas de l'mondo la rol',   Ŝanĝiĝo ja estas de l'mondo la rol',
Pro tio ja: do, ni trinkadu!   Pro tio ja: ergo bibamus!
Eliras kunulo el urba pordeg',   Eliras kunulo el urba pordeg',
La nuboj foriĝas pro suna la reg',   La nuboj foriĝas pro suna la reg',
Jen ĝi la emblemo de nia ĝojeg',   Jen ĝi la emblemo de nia ĝojeg',
Finkantu nun: do, ni trinkadu!   Finkantu nun: ergo bibamus!
 
Traduko de la Germana poemo "Ergo bibamus!"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 -
†1919).

Mi, Manfredo Ratislavo (= Manfred Retzlaff),
ŝanĝis en tiu versio la tradukon de
Ludwig Emil Meier (= L. E. Meier) iomete
anstataŭigante la latinajn vortojn "ergo
bibamus" per "do, ni trinkadu!". La
tradukinto L. E. Meier estis lasinta tiun
latinan esprimon en sia traduko. Sed mi
pensis, ke estas eble pli konvene, ke la
teksto estu tute en Esperanto. Oelde, la
11-an de Novembro 2003.
  Traduko de la Germana poemo "Ergo bibamus!"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 - †1919)
en 1907.

La latinaj vortoj "Ergo bibamus!" signifas:
"Pro tio ni trinku!"

Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro
"Esperantista Kantaro", kiu enhavas
tradukojn de germanaj kantoj. La tradukoj
estas faritaj de Ludwig Emil Meier. La
libro estas eldonita en 1907 de Hans
Theodor Hoffmann (Steglitzer Str. 44,
Berlin, Germanio).