Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Morawietz, Kurt * In der Nacht Germana Arg-1697-843 2013-02-26 22:29 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred En la nokto Esperanto 2011-02 Arg-1698-843 | MR-515-01 2013-02-26 22:47 Manfred nur tiun forigu

Kurt Morawietz,
En la nokto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Atendis mi vin tie ĉi.
La lumon dum la nokto mi
Ne estis estinginta.
 
La florbukedo kaj la vin’,
Por vi ĝi estis - kredu min.
Ne estas vi veninta.
 
Ne scias la kialon mi
Kaj kiun buŝon kisis vi.
Ĝin scias eble iu.
 
Nur tion ja deziras mi :
Ke iu estu apud vi
Kaj vin konsolu tiu.
 
Traduko de la Germana poemo "In der Nacht"
de Kurt Morawietz en Esperanton de Manfred
Retzlaff (*1938-11-04) en 2011-02.