Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Lajos Tarkony La maljuna virino Esperanto Arg-1696-842 2013-02-26 19:14 Manfred nur tiun forigu
Joseph Campbell * The Old Woman Angla Arg-1695-842 2013-02-26 19:17 Manfred nur tiun forigu

Joseph Campbell,
The Old Woman

 

Joseph Campbell,
La maljuna virino

 
    tradukita de Lajos Tarkony
 
As a white candle   Kiel blanka kandelo
In a holy place,   antaŭ Sankta Virgin’
So is the beauty   estas la vizaĝo
Of an aged face.   de maljuna virin'.
 
As the spent radiance   Kiel lasta radio
Of the winter sun,   de l' sun' mortas for,
So is a woman   estas virino
With her travail done.   kun finita labor'.
 
Her brood gone from her,   Kun pensoj serenaj,
And her thoughts as still   post ĝoj’ kaj esper'
As the waters   ŝi milde memoras
Under a ruined mill.   pri pasinta sufer'.
 
Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas
Joseph Campbell (*1904-03-26 -
†1987-10-30).

La tekston mi, Manfred Retzlaff, trovis
en http://oldpoetry.com/opoem/32224-Joseph-Campbell-The-Old-Woman
Pri la poeto enrigardu la vikipediejon
http://en.wikipedia.org/wiki/Joseph_Campbell.
  Traduko de la Angla poemo "The Old Woman"
de Joseph Campbell (*1904-03-26 -
†1987-10-30) en Esperanton de Lajos
Tarkony (civila nomo: Ludwig Totsche,
*1902 - †1978-07-15).

Li estis hungara esperantisto. La teksto
aperis en 1953 en la revuo „La Praktiko“,
n-ro 3-4 (185-186), 17-a jarkolekto,
marto-aprilo 1953. S-ro Lars Kromann
aperigis ĝin en sia kolekto
http://www.literaturo.dk sub
http://www.literaturo.dk/maljuna.htm.

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la revuo
„Literatura Mondo“ en la jaro 1947,
en la numero 179. Vidu la kolekton
http://egalite.hu/vinye/literaturamondoenhavo.pdf
, paĝo 61. (En http://www.literaturo.dk/maljuna.htm
estas indikita la pseŭdonimo J. I. kiel
tradukinto.)
Pri Lajos Tárkony vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Lajos_Tárkony.