Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
August Graf von Platen-Hallermünde * Das Grab im Busento Germana Arg-1688-840 2013-02-22 19:50 Manfred nur tiun aldonu
Giosuè Carducci La tomba nel Busento itala Arg-1690-840 2014-02-11 11:20 Manfred nur tiun aldonu
H. Gerke La tombo en la Busento Esperanto Arg-1689-840 2014-02-12 15:59 Manfred nur tiun forigu
Максимилиан Александрович Волошин Похороны Аларих Rusa Arg-1691-840 2013-02-23 12:04 Manfred nur tiun aldonu

August Graf von Platen-Hallermünde,
La tombo en la Busento

 
tradukita de H. Gerke
 
Nokto estas. Ĉe Kosenco,
kie la Busento ondas,
murmuretas surdaj kantoj,
de la akvo bru' respondas.
 
Sur la bordo tien-reen
movetiĝas kvazaŭ homoj:
mortis reĝo Alariko,
ploras gotaj la fantomoj.
 
Malproksime de la hejmo
la aspiroj neniiĝis,
malgraŭ ke sur liaj ŝultroj
bukloj de l' junec' ondiĝis.
 
Jen — fluejon novan fosis
la herooj tre profundan,
kun fervoro devojigis
la riveron, la abundan.
 
Sur malplena fundo ili
laboradis — jen kavaĵo!
entombigis la mortinton
sur ĉevalo kun armaĵo.
 
La trezoron sian karan
ili kaŝis en la tero,
ke elkresku el la tombo
kreskaĵaro de l' rivero.
 
Rekondukis la riveron
per fervora laborado;
ree la antaŭan vojon
ŝaŭmis ĝi kun ondegado.
 
"Dormu en honor', heroo!"
kantis la funebra ĥoro,
"la avidon kontraŭstaru
via tombo, via gloro!"
 
Kaj la himno sonegadis
tra la gota heroaro,
rulu ĝin, Busento-ondo,
rulu ĝin de mar' al maro.
 
Traduko de la Germana poemo "Das Grab im
Busento" de August Graf von Platen-Hallermünde
(*1796 - †1835) en Esperanton de
H. Gerke.

Tiu ĉi traduko aperis en 1950 en „La
Praktiko“, Den Haag, Nederlando, n-ro.
9-12 (155-158), septembro-decembro 1950,
(14-a jaro). Vidu ankaŭ:
http://www.literaturo.dk/busento.htm.
Pri la rivero Busento vidu:
http://de.wikisource.org/wiki/Das_Grab_im_Busento.
Pri la tradukinto nenio estas trovebla en
la interreto. Vidu ankaŭ:
http://www.mein-italien.info/it/letteratura/tomba-busento.htm.
Pri la gazeto "La Praktiko" vidu:
http://books.google.de/books/about/
a_Praktiko.html?id=iG7lAAAAMAAJ&redir_esc=y
.