Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Du hast Diamanten und Perlen Germana Arg-1682-836 2013-02-22 16:09 Manfred nur tiun aldonu
Leopold Blumental Al vi diamantoj kaj perlo Esperanto Arg-1683-836 2013-02-22 16:24 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Al vi diamantoj kaj perlo

 
tradukita de Leopold Blumental
 
Al vi diamnntoj kaj perloj -
Kaj ĉio al via inklin' ....
Vi havas plej belajn okulojn -
Plu kion deziri, knabin'?
 
Pri viaj plej belaj okuloj,
Laŭ volo de l' Muzo-estrin',
Mi kreis la kantojn eternajn -
Plu kion deziri, knabin'?
 
Per tiuj plej belaj okuloj
Kruele turmentis vi min
Kaj min vi detruis ĝisfunde -
Plu kion vi volas, knabin'?
 
Traduko de la Germana poemo "Du hast
Diamanten und Perlen" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Leopold Blumental (Leo
Belmont, *1865-03-08 - †1941-10-19).

La trsduko troviĝas en la dana Esperanto-revuo
"Dansk Esperanto Tidende" el la jaro 1942.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Leo_Belmont.