Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 57 * Brüder, zu den festlichen Gelagen Germana Arg-1672-833 2013-02-20 21:44 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Emil Meier Fratoj, al festeno bona Dio Esperanto Arg-1673-833 2013-02-20 17:33 Manfred nur tiun forigu

N. N. 57,
Fratoj, al festeno bona Dio

 
tradukita de Ludwig Emil Meier
 
1. Fratoj, al festeno bona Dio
Kunvenigis nin en kanta ĥor’,
Ĉiun zorgon tuj per energio
Ni kuntrinkantuloj ĉasu for!
|: Kie ŝaŭmas vin’, val-le-ral-la!
Ĝoj’ florigas nin, val-le-ral-la!
Kiel de l’ printemp bela flor’.:|
 
2. Gaje ni traĝoju la junecon
Kun amikoj bonaj en kunven’,
Ili donu al ni kontentecon,
Kaj la vino estu kora ben’!
|: Per vinbara fort’, val-le-ral-la!
Kontraŭ iu sort’, val-le-ral-la!
Ni jen armigitaj de deven’:|
 
3. Ne trinketu nur el la pokalo,
Kiam plena estas la barel’,
Kiu ĝuas vivon gute en tervalo,
Ne konscias pri vivada cel’!
|: Vigle trinku do! val-le-ral-la!
Malplenigu, ho! val-le-ral-la!
Plua pleno kuŝas en la kel’!:|
 
4. Kun lumanta sento la junulo
Bonkuraĝe vagas tra vivad’,
Kaj kun amikeco de kunulo
Li turnadas laŭ destina rad’.
|: Vi do fidu min! val-le-ral-la!
Ĝis de l’ mondo fin’, val-le-ral-la!
Estos mi fidela kamarad’:|
 
5. Ne sen uz’ pasigu la junecon,
El pokalo, laŭ konata fam’,
Vi elĉerpos veran la belecon:
Ĉe knabina brusto kora am’!
|: Kiam lasos nin, val-le-ral-la!
La junec’ kaj vin’, val-le-ral-la!
Nin akceptu, Ĥaron, via pram’:|
 
Traduko de la Germana poemo "Brüder, zu
den festlichen Gelagen" de N. N. 57 en
Esperanton de Ludwig Emil Meier (*1847-02-16
- †1919).

Tradukita de Ludwig Emil Meier (16.02.1847
- 1919 ).
Tiu ĉi traduko aperis en 1907 en la
kant-libro „Esperantista Kantaro“,
eldonita de la Esperanta Eldonejo Hans
Theodor Hoffmann en Berlino.
Pri la tradukinto Ludwig Emil Meier rigardu
la vikipedian retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Emil_Meier.